Gong Xiaofeng, nova estrarano de UEA

GongEn sia unua kunsido kadre de la Torina UK-108 la komitato de UEA elektis novan estraranon (la naŭan) Gong Xiaofeng el Ĉinio. Gong Xiaofeng, konata en Esperantujo kiel Arko, naskiĝis en 1962, diplomiĝis pri kemio, poste doktoriĝis pri nutra scienco kaj laboras kiel profesoro pri media scienco kaj inĝenierado. Ŝi eksciis pri Esperanto en ĵurnalo kaj eklernis ĝin en 1980. Baldaŭ ŝi mem instruis Esperanton, interalie, kiel nedevigan kurson dum kelkaj jaroj ĉe Nanchanga Universitato.

En 2008 Gong Xiaofeng klopodis restarigi la Ĉinan Sekcion de ILEI, kaj de tiam ILEI-CN kreskas rapide, ŝi ĉeforganizis seriojn da seminarioj pri Esperanto-instruado kaj trejn-kursaron en diversaj urboj, ekzemple: ILEI-seminariojn en Lushan (2009), Taiyuan (2010), Tianjin (2011), Kunming (2012), Changzhou (2014); tri sesiojn de ILEI-Seminario en Orienta Azio (ISOA) en Tianjin (2011), Kunming (2012) kaj Quanzhou (2016); tri Vintrajn Esperanto-Kursarojn kaj kelkajn KER-ekzamenojn. En 2012 ŝi sukcese ĉeforganizis la 45an konferencon de ILEI en Kunming. Kiel prezidanto de Jiangxi-a Esperanto-Asocio, ŝi organizis kvin sesiojn de Lushan-forumoj de Esperanto (2008-14).

Gong Xiaofeng estas konata kiel vicprezidanto de ILEI (2013-18) kaj prezidanto de Ĉina Ligo de Esperantistaj Instruistoj (2009-18).

AlKo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/08/gong

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi