UK-108: 1319 aliĝintoj el 69 landoj

torinoAntaŭ la komenco de la 108a Universala Kongreso de Esperanto al ĝi aliĝis 1249 homoj el 65 landoj. La aliĝado daŭris surloke, kaj en la listo de la kongresanoj aperis 70 pliaj nomoj, inkluzive de 40 italoj, kaj sume al UK-108 aliĝis 1319 personoj el 69 landoj. Plej multe da aliĝintoj (205) estas el Francio, sekvas la kongreslando Italio kaj Germanio.

Vidu la liston de la unuaj dek landoj laŭ la aliĝnombro:

206 Francio
176 Italio
108 Germanio
67 Pollando
57 Hispanio
51 Koreio
49 Usono
48 Brazilo
42 Belgio
41 Ĉinio

Sume el la unua landodeko aliĝis 845 personoj, t. e. 64% de la tuta kongresanaro, kaj 36% estas el la ceteraj 59 landoj.

Komparante la aliĝnombroj de ĉi-jarcentaj UKoj, ni vidas, ke la Torina UK superis la kongresojn en Bonaero (706 aliĝintoj en 2014), Montrealo (859 en 2022), Hanojo (866 en 2012), Lahtio (917 en 2019), Havano (1022 en 2010), Rejkjaviko (1034 en 2013), Seulo (1195 en 2017) kaj Nitro (1253 en 2016), sed la aliĝintaro al UK-108 atingis nur 59,7% de la aliĝintaro al UK-91, okazinta en Italio (Florenco) en 2006 kun 2209 aliĝintoj.

Al la kongreso venis ne ĉiuj aliĝintoj; ekzemple, el Litovio venis 11 personoj el 13 aliĝintoj, kaj nur unu ruslandano (Moissej Bronŝtejn) el la ses aliĝintoj, sed UEA ne disponigas la statistikon pri la reala nombro da kongresanoj.

La 109a Universala Kongreso de Esperanto okazos la 3an-10an de aŭgusto 2024 en Aruŝo (Tanzanio).
La unua bulteno estas elŝutebla ĉe https://uk.esperanto.net/2024/unuabulteno
La aliĝilo jam funkcias ĉe https://uk.esperanto.net/2024/

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/08/torino-32

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi