La demonstra versio de la junia Ondo

juniaLa 9an de aŭgusto estis enretigita por publika legado la demonstra versio (demoversio) de la junia (somera, laŭ la nordhemisfera vidpunkto) eldono de la bitgazeto La Ondo de Esperanto. La 49-paĝa demoversio (pdf) enhavas plurajn plenajn tekstojn kaj tekstokomencojn el la riĉenhava kaj rekorde ampleksa 148-paĝa 316a numero de La Ondo de Esperanto, publikigita antaŭ 40 tagoj.

La junia demoversio estas libere elŝutebla ĉe https://esperanto-ondo.ru/Ondo/Lo-316demo.pdf.
La demoversioj de pli fruaj Ondoj estas elŝuteblaj en nia arkiva retejo. Tie estas elŝuteblaj ankaŭ kelkaj plenaj eldonoj (pdf kaj epub).

La Ondo de Esperanto aperas dumaniere: unue, kiel ĉiutage aktualigata novaĵretejo; due, kiel ampleksa trimonata almanako en kiu estas publikigataj la plej gravaj tekstoj el la retejo kaj ankaŭ artikoloj, eseoj kaj beletraĵoj, verkitaj speciale por la almanako.
Nia novaĵretejo estas senpage legebla. Ĝi ekzistas danke al la abonkotizoj kaj donacoj, kiujn ricevas la almanako La Ondo de Esperanto, kiun povas legi nur la abonantoj.

La Ondo de Esperanto estas eldonata en Kaliningrado (Ruslando), ĝin eldonas Halina Gorecka kaj redaktas Aleksander Korĵenkov.

La Ondo de Esperanto estas abonebla por 2023. La baza abontarifo (15 eŭroj) restas senŝanĝa dum 16 jaroj ekde la lanĉo de la bitversio en 2007.

Estas tri abonkategorioj:

1. Abonanto – 15 eŭroj
2. Amiko – 30 eŭroj
3. Patrono – 100 eŭroj


Pri la pagmanieroj legu ĉi tie: https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm.
Vidu la liston de la donacintoj por la 2023a jaro.
La sekva, aŭtuna Ondo aperos fine de septembro 2023.

La red.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/08/ondo-116

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi