Decidoj de la 32a Konferenco de REU (Kazanj, la 19a–20a de aŭgusto 2023)

REU

I. Koncerne raportojn pri la oficperiodo aŭgusto 2021 — aŭgusto 2023.
a) Pritaksi laboron de la Kontrol-revizia komisiono dum la oficperiodo kontentiga.
b) Pritaksi laboron de la Estraro dum la oficperiodo kontentiga.

II. Pri rilatoj kun eksterlandaj Esperanto-organizoj.
Estis priparolitaj rilatoj kun UEA, speciale koncerne la aferon pri Svetlana Smetanina.
Akceptitaj decidoj:
a) La Konferenco aŭskultis eksplikojn de Svetlana Smetanina kaj konvinkiĝis pri tio, ke Svetlana ne eldiris publike iun propran opinion pri la ukrainiaj eventoj. Partoprenantoj de la Konferenco kredas al Svetlana kaj opinias, ke aljuĝataj al ŝi eldiroj estas artefarita provoko. La Konferenco petas defendi la honestan nomon de Svetlana kaj postulas de UEA oficialan pardonpeton kaj konfirmon de tio, ke Svetlana daŭre estas en la posteno de Ĉefdelegito de UEA por Rusio. Nur post ricevo de la koncerna oficiala letero de UEA, kiu enhavu tiun pardonpeton kaj konfirmon, povas esti traktita afero pri daŭra pagado al UEA de la kotizo de aliĝinta asocio kaj pri daŭra kunlaboro.
b) Komisii al Mikaelo Abramoviĉ verki leteron al UEA nome de la Konferenco, en la letero li priskribu la pozicion de la Konferenco.

III. Nova Statuto.
a) Nova Statuto estas akceptita kun kelkaj amendoj (oficperiodo de gvidorganoj — 2 jaroj, ne pli ol 3 oficperidoj sinsekve; konsisto de la Estraro — minimume 5 homoj; Prezidanto estas membro de la Estraro; membreco en REU — povas membri civitanoj de Rusio; emblemo de REU — verda stelo kvinpinta sur blanka fono, kun surskribo «REU»).
b) Estas nomumitaj tri personoj por fine intertrakti la enmeton de tiuj amendoj en la tekston kaj finpretigi la dokumentojn: A. Junusov, I. Tenengolc, N. Gudskov.

IV. Formalaĵoj.
a) Ŝanĝi la juran adreson de REU — de la antaŭlonge neaktuala «Avtozavodskaja, 16» al iu alia (kiun necesas trovi en labora ordo dum preparado de dokumentoj por Minjust).
b) Enigi en la datumojn pri REU en la Ŝtata registro de juraj personoj la informon pri kodoj de ekonomia agado (same en labora ordo prepari la necesan).

V. Ĉar eksterlandaj civitanoj ne plu povas esti membroj de REU, estis akceptitaj decidoj pri tiuj:
a) Boris Kolker estis proklamita honora membro de REU;
b) Statuso de ĉiuj aliaj eksterlandaj civitanoj, kiuj ĝis nun membris en REU, estas ŝanĝita al «Amiko de REU» anstataŭ «membro».
Kaj honoraj membroj, kaj amikoj de REU ricevas ĉiujn informojn (dissendataj retpoŝte revuojn kaj tiel plu), sed ne havas rajtojn de membroj.

VI. Elekto de gvidorganoj.
Estis elektitaj:
a) Prezidanto de REU — Aleksandr Lebedev (urbo Kovrov);
b) Estraro de REU (10 personoj) — Abduraĥman Junusov (Maĥaĉkala), Aleksandr Lebedev (Kovrov), Aleksandr Mitin (Niĵnij Novgorod), Jevgenij Bojĉin (Birobiĝano), Jevgenij Ĉincov (Niĵnij Novgorod), Jurij Karcev (Uljanovsk), Ilja Muravjov (Sankt-Peterburg), Mikaelo Abramoviĉ (Moskvo), Svetlana Smetanina (Dmitrov), Vladimir Sapoĵnikov (Krasnojarsk).
c) Revizia komisiono de REU (3 personoj) — Gennadij Basov (Stavropol), Larisa Ŝapoŝnikova (Arĥangelsk), Valerija Jareŝko (Sankt-Peterburg).

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/08/

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi