Petskribo por la reaperigo de la Esperanto-kursoj ĉe Duolingo

Duolingo

Sub la kunordigo de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), Brazila Esperantista Junulara Organizo (BEJO), Meksika Esperanto-Federacio (MEF) kaj Argentina Esperanto-Ligo (AEL), diversaj Esperanto-aktivuloj kreis petskribon kiu pledas, interalie, por la reaperigo de la Esperanto-kursoj por hispan-, portugal- kaj franclingvanoj ĉe la lingvolerna retejo kaj apo Duolingo.

Preskaŭ ĉiuj esperantistoj jam uzis aŭ almenaŭ aŭdis pri tiu fama lingvolernilo kiu, per siaj kursoj kiuj entute atingis pli ol milionon da aliĝintoj, en la lastaj jaroj grave kontribuis al la disvastigado kaj al la lernado de Esperanto tutmonde. Reciproke, la Esperanto-komunumo engaĝiĝis en la disvastigado kaj en la kunkreado de Duolingo, realigante eventojn kaj lecionojn kadre de la sistemoj de Duolingo kaj mem volontule kreante la Esperanto-kursojn.

Tamen lastatempe okazis gravaj ŝanĝoj en la funkci-maniero de Duolingo. Komence oni ĉesigis la kontribuadon de volontuloj, monkompensante ilin pro la farita laboro, kio signifis haltigon de la ellaborado de preparataj kursoj, interalie tiu de Esperanto por parolantoj de la mandarena. Poste, antaŭ kelkaj monatoj, la Esperanto-kursoj por parolantoj de la hispana, portugala kaj franca estis forigitaj el la ĉefpaĝoj de Duolingo, kvankam ili plu estas alireblaj per specialaj ligiloj (la kurso por parolantoj de la angla tamen ĝis nun ne estis trafita). La samo okazis almenaŭ al unu alia kurso, tiu de la gvarania por parolantoj de la hispana. Tiel la volontuloj kiuj kunkreis tiujn kursojn konstatas ke, anstataŭ disponigi, oni forarkivas ilian laboron.

La menciitan petskribon, kreitan reage al tiuj ŝanĝoj, ni invitas subteni kaj disvastigi. Ĝi estas legebla kaj subskribebla ĉe la retejo Change.org: https://www.change.org.

Paralele, oni kolektas instituciajn subtenojn al la petskribo, kiujn oni aldonos al la dokumento rekte liverota al Duolingo. Asocioj, societoj, kulturcentroj kaj aliaj neregistaraj organizaĵoj bonvolu sendi sian subtenon, subskribitan de la koncernaj respondeculoj, ĝis la 15a de septembro rekte al la kunordiganto Patricio Iglesias (patricio.ar@tejo.org), estrarano de TEJO.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2023, №1121.

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi