La Ondo: 1300 tagoj da ĉiutaga informado

1300Hieraŭ, la 23an de julio, je la 204a tago de la 2023a jaro, en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto aperis recenzo de Carlo Minnaja pri Kandido de Voltero. Tio signifas, ke jam dum 1300 sinsekvaj tagoj ekde la 1a de januaro 2020 en nia novaĵretejo ĉiutage aperas almenaŭ unu nova teksto. Ni memorigas, ke ĉi tiu novaĵretejo estis lanĉita la 2an de septembro 2010 kiel “La Balta Ondo”. Ekde tiam (sen ĉi tiu artikolo, kiun vi legas je la 1301a tago de nia informserio) en ĝi aperis 3336 tekstoj. Ilin garnas 4564 ilustraĵoj.

Laŭ nia vizitkalkulilo, instalita komence de 2020, la plej ofte vizitita afiŝo estas la artikolo de la ĉefredaktoro de La Ondo de Esperanto pri la Ruslanda censo; verkita en decembro 2011. Ĝi estas la sola teksto, vizitita pli ol 4000 fojojn. Ĝin sekvas la diskutartikolo Granda skismo en Esperantujo de la Tjumena ĵurnalisto kaj esperantisto Stanislav Belov. En la tria loko estas la Korĵenkova artikolo pri la lastaj vivojaroj de Zamenhof. Entute, dek kvin artikoloj estas legitaj pli ol 2000 fojojn. Antaŭ tricent tagoj, je la “Miltagiĝo” de nia ĉiutaga informado, da tiaj artikoloj estis nur dek.

Vidu la liston de la dek kvin plej popularaj tekstoj ekde februaro 2020.

4.605. Korĵenkov A.: Kiom da esperantistoj en Ruslando? Ne malpli ol 992
3.647. Belov S.: Granda skismo en Esperantujo
3.407. Korĵenkov A.: Ho, mia kor’, ne batu maltrankvile…
3.188. La 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj
3.147. Korĵenkov A.: Antaŭ 125 jaroj: Tolstoj kaj la unua Esperanta gazeto
2.832. Korĵenkov A.: La Unua Libro
2.718. Gorecka H., Korĵenkov A.: Sen Rodin sekvis sian edzinon
2.602. Gorecka H., Korĵenkov A.: Júlia Sigmond forpasis
2.467. Belov S.: La pandemio kaj la homaro: konkludoj de la viruso
2.314. Korĵenkov A.: Jubileoj kaj memordatoj en februaro 2020
2.223. Martorell F.: Katastrofo ĉe Vinilkosmo
2.209. Kheirkhah R.: Staĝo en Tajvano: Malgraŭ la koronviruso
2.168. Gorecka H., Korĵenkov A.: Nia diligenta kolegaro: La nomlisto
2.099. Wennergren B.: La nova eldono de PIV estas presita
2.003. Fischer-Kotowski P.: Trevor Steele: La internacia lingvo estas parto de mia ideologio (Intervjuo)

La Ondo de Esperanto jam la kvaran jaron aperas dumaniere: unue, kiel ĉiutage aktualigata novaĵretejo; due, kiel ampleksa trimonata bitgazeto en kiu estas publikigataj la plej gravaj tekstoj el la retejo kaj ankaŭ artikoloj, eseoj kaj beletraĵoj, verkitaj speciale por la gazeto.

Ĝin pretigas en Kaliningrado (Ruslando) Halina Gorecka (eldonanto) kaj Aleksander Korĵenkov (redaktoro).
Malkiel la retejo, kiu estas libere kaj senpage legebla de ĉiu deziranto, la gazeton ricevas nur tiuj, kiuj abonas ĝin. Estas tri abonkategorioj:

1. Abonanto – 15 eŭroj
2. Amiko – 30 eŭroj
3. Patrono – 100 eŭroj

Pri la pagomanieroj legu ĉi tie: https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm.

Ĝis nun neniu esperantista asocio, instanco aŭ fondaĵo subtenis la solan ĉiutage renovigatan Esperantan novaĵretejon. Ĝia funkciado dependas nur de la helpemo de tiuj, kiuj abonas la ĉiusezonan gazeton La Ondo de Esperanto. Se vi ne abonas ĝin, sed deziras helpi la novaĵretejon, abonu ĝin aŭ abonigu vian amikon por 2023.

Dankon pro via helpo!

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

La artikolo “La Ondo: 1300 tagoj da ĉiutaga informado” aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/07/ondo-115

La Ondo en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi