Primitiva: La unua memeldonita bitalbumo de YASS

yassYASS (Hugo Yass, aŭ Yas Kawamura) estas krunerkantisto kun silkeca kaj flustra voĉo. Li devenas el Kioto en Japanio. YASS akompanas sian kantadon per akustika gitaro kaj ofte koncertas en kafejoj aŭ noktokluboj (ĝis po kvin noktoj semajne inter 2007 kaj 2011) en Japanio laŭ la krunera stilo surbaze de bosanova muziko. Li trovas tiun stilon efika kaj opinias, ke ĝi bone kongruas kun la ritmo kaj kun la tono de lia voĉo.

En 1995 li faris sian unuan koncerton en Esperanto dum la somera kurso de SFŜU. En 2005 li prezentis Esperantan bosanovon akompanante sin per ukulelo en la arta vespero de UK-90 de Vilno. En 2018 li prezentis kanton en KK (Komuna Konferenco) de IKEF.

Finfine en 2023 YASS registris sian unuan Esperanto-albumon bitforme kun dek kantoj (malnovaj kaj novaj) verkitaj originale en Esperanto kaj en lia plej ŝatata bonasnova muzikstilo.

Lia albumo titoliĝas Primitiva, kaj ĝi disponeblas en ĉiuj muzikplatformoj, ekzemple:
https://open.spotify.com/artist/59uKfMgcNn4QpY7YyOg82K
https://music.youtube.com/playlist?list=OLAK5uy_nt0Yl8NWCelTvSUSZf-YsJ8h_hMG6CPhE
https://youtu.be/d43mx5I9I74
ktp…

La tekstoj de la kantoj disponeblas ĉe: https://www.hugoyass.com/original-songs.
Por kontakti YASS iru ĉe: https://www.hugoyass.com/.
Spektu la muzikvideon de YASS pri la albumo Primitiva: https://youtu.be/Mvd68Cier0s

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi