La monato de Dazai Osamu

dazaiJunio estas la monato de Dazai Osamu. Li naskiĝis en junio 1909 kaj mortis antaŭ 75 jaroj, en junio 1948. Ĉi-junie la libroservo de UEA ofertas lian ĉarman rakonton Kuru, Melos! kun sesona rabato, sendepende de la mendata kvanto.

Ĉi tiun verkon, inspiritan de “malnova legendo kaj poemo de Schiller”, tradukis el la japana lingvo Konisi Gaku. Lian tradukon eldonis Japana Esperanta Librokooperativo en 2013.

Legu pli pri la libro kaj mendu ĝin ĉe https://katalogo.uea.org/?inf=8963

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi