Literatura Foiro lanĉis sian retejon

literatura foiro

Ekaktivis la oficiala retejo de Literatura Foiro, preparita kaj mastrumata de c-ano Alessio Giordano. La retejon, viziteblan per la ligilo https://www.literaturafoiro.com/, karakterizas ĉefpaĝo kun informoj pri la lasta numero de LF, novaĵoj el LF-koop kaj Esperanta PEN-Centro, kaj deŝutebla redakta principaro por la kunlaborantoj.

Ĝin riĉigas la sekcioj Nia historio, pri la evoluo de la revuo tra la jaroj, de ĝia fondo en 1970 ĝis nun; Redakcio, kiu panoramas super ĝiaj redaktoroj; Abonilo, kun informoj pri la perantoj kaj la ebleco aboni aŭ mendi varojn per PayPal; Arkivo, kiu entenos la tutan kolekton de LF (jam pluraj jarkolektoj estis enmetitaj, sed ne ĉiuj).

La lanĉo de nova retejo ne reprezentas nur la finon de longa laboro, sed ankaŭ la starton de pli granda projekto, cele al la enretigo de ĉiu periodaĵo (Planlingvistiko, Transalpa Esperantisto, Lombarda Esperantisto, Lingua Verde, Femina, Homarane) kaj eldonaĵo (libroj, kasedoj, diskoj, vidbendoj) produktitaj de LF-koop kaj ĝiaj filioj, inkluzive de Heroldo de Esperanto, kies kopirajtojn de la pli ol centjara gazeto kaj la enorman librostokon LF-koop akiris en 1996.

Fonto: HeKo 814 8-B, 16 jun 2023

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi