Esperanto ligas homojn: La 13a literatura konkurso de BES

ligas

Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki en Bjalistoko kaj Bjalistoka Esperanto-Societo (BES) invitas vin partopreni en la 13a literatura konkurso “Esperanto ligas homojn” por rakonto sub la titolo “Vivmotivoj, aŭ kial mi faras ĉion ĉi?”

La konkurso celas junulojn pli ol 15 jarojn aĝajn kaj plenkreskulojn. Ĝiaj celoj estas: diskonigi la ideojn de Esperanto kaj la lingvon kreitan de bjalistokano L. L. Zamenhof kiel universala, supernacia rimedo de interkompreniĝo de la homoj, inspiri por legi beletristikon, provi taksi la ĉirkaŭantan mondon kaj krei la ŝancon por malkovro kaj pliprofundigo de literatura talento.

La literatura teksto devas esti memstare verkita, prezentita en Esperanto kaj/aŭ la pola; ĝi devas esti maksimume 3 paĝojn longa (po 1800 karaktroj). La verko devas esti antaŭe ne publikigita.

Vian tekston vi povas sendi ĝis la 30a de septembro 2023 (okaze de poŝta sendo, gravas la stampo-dato).

Legu pli en la retejo de BES https://espero.bialystok.pl/eo/konkurso-2023/

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi