Esperanto en grava kunveno de gvidantoj de UN

La 12an de junio 2023 la Komitato de Neregistaraj Organizoj (NROj) pri Lingvoj, tema komitato de la Konferenco de NROj en Konsulta Rilato kun Unuiĝintaj Nacioj (konata kiel CoNGO ) kaj la Studogrupo pri Lingvoj kaj Unuiĝintaj Nacioj, fakula reto de esploristoj kiuj specialiĝas pri multlingvismo, kune kun la Konstantaj Misioj de Andoro, Burundo, Ekvatora Gvineo, Ĝibutio, Hispanio kaj Kanado, kaj la Konstanta Observa Misio de la Frankofonio (francparolantaj landoj), kunvokis specialan kunvenon kun gvidantoj de Unuiĝintaj Nacioj pri la temo “Konstrui reciprokan kompreniĝon pere de multlingvismo”.

La kunsido mem estis multlingva kun simultana interpretado en la ses oficialaj lingvoj de Unuiĝintaj Nacioj (la angla, araba, ĉina, franca, hispana kaj rusa). Krome, UEA kunordigis provizon de interpretado en Esperanto, fare de la teamo Duncan Charters, István Ertl, Edmund Grimley Evans kaj Adrian Tanner.

La Komitato de Neregistaraj Organizoj pri Lingvoj, kies prezidanto kaj vicprezidanto estas respektive la reprezentantoj de UEA al Unuiĝintaj Nacioj prof. Francis Hult kaj prof. Humphrey Tonkin, estis la ĉeforganizanto de la kunveno. Prof. Hult rolis kiel kunordiganto kaj gvidanto.

Inter la parolantoj estis pintaj gvidantoj de Unuiĝintaj Nacioj; plej notinde Csaba Kőrösi, prezidanto de la 77a Ĝenerala Asembleo de UN. Aliaj pintaj gvidantoj, kiuj intervenis, estis Movses Abelian, Suba Ĝenerala Sekretario por Ĝeneralasemblea kaj Konferenca Mastrumado kaj Kunordiganto de Multlingvismo; Miguel de Serpa Soares, Suba Ĝenerala Sekretario pri Juraj Aferoj kaj Ĉefadvokato pri Politiko, kaj Lisa M. Buttenheim, Asista Ĝenerala Sekretario pri Subtenaj Operacioj.

La kunvenon alparolis pluraj UN-ambasadoroj: Zéphyrin Maniratanga, konstanta reprezentanto de la Respubliko de Burundo; Anatolio Ndong Mba, konstanta reprezentanto de Ekvatora Gvineo; Mohamed Siad Doualeh, konstanta reprezentanto de la Respubliko de Ĝibutio; Ana Jimenez de la Hoz, vica konstanta reprezentanto de Hispanio; Robert Keith Rae, konstanta reprezentanto de Kanado; Yuri Ariel Gala López, vica konstanta reprezentanto de Kubo; Ana Paula Zacarias, konstanta reprezentanto de Portugalio; Ifigeneia Kontoleontos, konstanta observanto de la Internacia Organizo de la Frankofonio. Krome parolis Sofia Margaryan, konsilanto pri humanitaraj aferoj ĉe la Konstanta Misio de la Respubliko de Armenio.

Aliaj parolantoj estis i.a. stabanoj de la Ekipo por Multlingva Agado ĉe la oficejo de UN en Ĝenevo kaj la Multsektora Regiona Oficejo de Unesko en Bangkoko, plus reprezentantoj de civilsociaj organizoj kaj sciencaj fakuloj. Civilsociaj reprezentantoj prof. Humphrey Tonkin de UEA kaj pastro Hans Becklin de TEJO, kiel ankaŭ scienca fakulo prof. Mark Fettes de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj kaj la Universitato Simon Fraser, faris siajn rimarkojn en Esperanto. Aliaj parolantoj uzis la araban, anglan, francan, hispanan kaj rusan.

Prof. Tonkin legis la anglalingvajn rimarkojn de d-ro Liberato Bautista, prezidanto de la Konferenco de NROj, CoNGO.

La kunveno reprezentas la plej fortikan ĝisnunan utiligon de Esperanto en kunveno de gvidantoj kaj koncernatoj de UN. Temas pri sukcesa momento en la strategio de UEA por antaŭenigi la praktikon de multlingvismo en UN kaj malfermi pordon al utiligo de multaj lingvoj, inkluzive Esperanton, por engaĝi pli larĝan tutmondan perspektivon – kio konsistigis la ĉefan temon de la kunveno. Kune, la parolantoj interdiskutis la demandon de fortigo de internacia kunlaboro pere de multlingvismo, faciligo de problemosolvado, kaj profundigo de interkompreniĝo trans diferencoj.

Multlingvismo, ebliganto de multflanka diplomatio, estas kerna al la laboro de Unuiĝintaj Nacioj. Ĝi efike plifortigas sekvadon de la celoj de Unuiĝintaj Nacioj, inkluzive de la Celoj por Daŭripova Evoluigo. Ĉar ĝi estas antaŭkondiĉo de signifoplena dialogo, multlingvismo estas nepra antaŭkondiĉo por konstrui kompreniĝon kaj solidarecon inter homoj kaj nacioj surbaze de egaleco, kaj por dividi scion kaj identigi komunajn solvojn al la defioj kiujn la mondo alfrontas. Multlingvismo esencas por kunigi la komunumon de nacioj ĉe la decidopunkto, kaj por garantii efikan dudirektan komunikadon ĉe ties realigo. Adekvate fronti lingvan diversecon, interne kaj ekstere, estas ankaŭ antaŭkondiĉo por ke neniu homo postrestu, kaj ke ĉiu homo ricevu egalan pritrakton.

Renato Corsetti

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/06/un-10

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Lingvoj, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi