Omaĝe al la centa naskiĝdatreveno de Laŭlum

laŭlum

La 10an de junio okazis memorkunveno por la 100a datreveno de la naskiĝo de la ĉina veterana esperantisto Laŭlum (Li Shijun) en la konstruaĵo de la Ĉina Internacia Komunika Grupo (ĈIKG). La kunveno viziteblis ankaŭ virtuale per la apo Tencent, kaj entute pli ol 80 homoj partoprenis en la evento reale kaj rete. En la kunveno debutis la libroj Kurso pri la Traduka Arto de Esperanto kaj Promeno tra l’ Esperanta Literaturo de Laŭlum, eldonitaj de la eldonejo Sinolingua.

Prezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) kaj vicprezidanto de ĈIKG Liu Dawei, eksa prezidanto de ĈEL kaj eksa vicĉefrekdaktoro de El Popola Ĉinio Tan Xiuzhu, estro de la eldonejo Sinolingua kaj vicprezidanto de ĈEL Wang Junxiao, direktoro de la Azia-Pacifika Centro de ĈIKG kaj vicprezidanto de ĈEL Chen Wenge, vicdirektoro de la Azia-Pacifika Centro de ĈIKG kaj vicprezidanto de ĈEL Wang Hanping, vicestro de Ĉina Akademio de Traduko Wang Fei, ĉeestis la kunvenon. Krome, ankaŭ alvenis filo kaj bofilino de Laŭlum, iamaj lernantoj kaj iamaj kolegoj de Laŭlum kaj reprezentantoj de diverslokaj esperantistoj.

Liu dawei

Liu Dawei faras paroladon

En sia parolado, Liu Dawei diris, ke Laŭlum estas eminentulo inter esperantistoj kiu surŝultrigis al si la idealon de Esperanto, li sekvis la spiritojn de persistemo, patriotismo kaj disvastigo por Esperanto, kaj li faris grandajn kontribuojn al la ĉina Esperanto-movado kaj internaciaj interŝanĝoj. Liu Dawei diris, ke la plej bona memoro al Laŭlum estas heredi liajn spiritojn kaj fari detalajn agojn per Esperanto en konstruado de la ĉina moderna civilizacio kaj homara komunumo de komuna estonteco.

Li Chaoyang, filo de Laŭlum, prelegis pri sia patro kaj lia sindediĉo al Esperanto. Ankaŭ reprezentantoj de kolegoj kaj lernantoj de Laŭlum prelegis pri siaj spertoj akiritaj kun Laŭlum. Iliaj rakontoj vivece prezentis la aspekton de Laŭlum, kiu kuraĝigas ĉiujn daŭre klopodi por la internacia lingvo.

En la kunveno estis premiere prezentitaj la libroj Kurso pri la Traduka Arto de Esperanto kaj Promeno tra l’ Esperanta Literaturo de Laŭlum debutis en la kunveno. Laŭ Wang Junxiao, la du libroj estas lernolibroj por universitataj studentoj.

Xie Ruifeng

Fonto: http://esperanto.china.org.cn/2023-06/10/content_86955647.htm

• Legu pli pri Laŭlum (Li Shijun) en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 177-179).

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi