Ludu kaj kantu: la debuta bitalbumo de Klarisa

klarisaLa 7an de junio 2023 aperis Ludu kaj kantu – la unua bitalbumo de Klarisa (Clarissa Sabatini), 23-jara plurinstrumenta muzikistino, kantistino kaj kantaŭtorino el Italio. Ŝi komencis ludi klasikan pianon, kiam ŝi estis sepjaraĝa, kaj plulernis ludi perkutinstrumentojn dum multaj jaroj. Tiel ŝi studis drumadon, perkutilojn diversajn, kongaojn, ĝembeon, harpon, kaj kantadon.

Klarisa ludas ankaŭ etnajn instrumentojn kiel koraon, ŝtaldrumon, darbukon, tablaon, kaj pli. Pro ŝia pasio por Afriko, ŝiaj kantoj estas plejparte en la svahila, sed ankaŭ en la franca, hispana, zulua, kaj plej laste en esperanto. Ŝiaj kantoj ampleksas multajn ĝenrojn inspiritajn el diversaj kulturoj de Afriko ĝis Oriento, pasante ankaŭ tra regeo kaj latinamerikaj influoj.

Klarisa malkovris Esperanton fine de 2021 kaj uzas ĝin kiel ponton inter la diversaj muzikaj kulturoj por plenumi propran kaj personecan muzikan stilon, kiu lokiĝas inter mondmuziko kaj popo.

Ŝia renkonto kun la Esperanta sendependa muzikeldonejo Vinilkosmo donis al ŝi la emon krei Esperantan repertuaron el siaj kantoj per helpo kaj kunlaboro de Esperanto-adaptistoj, kiel la italaj Giuseppe Castelli kaj Pier Luigi Cinquantini kaj la hispana Miguel Gutiérrez (Liven Dek).

La frukto de tiu kunlaborado prezentiĝas en ŝia unua esperanta albumo Ludu kaj kantu.

Muziko estas universala lingvo, energio portanta ĝojon en niajn korojn. Per ĉi tiu albumo, Klarisa intencas transdoni ĉi tiun ĝojon al ĉiuj kaj nin dancemigi kaj kanti kiam ajn kaj kie ajn ni estas. La ĝojaj ritmoj, la karibaj sonoroj kaj stiloj memorigantaj pri maro kaj somero, la senzorgaj kaj gajaj kantoj celas bonfartigi nin.

Muziko, sed, pli ĝenerale, sono estas la plej rapida maniero interkomuniki. Naturo estas trapenetrata de sonoj kaj la sonoj estas entenataj en ĉio ajn.

klarisaKlarisa volas paroli al vi pri kelkaj el la kantoj, proponitaj en ĉi tiu albumo:

Amata venu: Origine ĝi estis verkita en la zulua (Sithandwa sami). Ĝi naskiĝis el eta romantika melodio, kiu ekzumis en mia kapo tuj post la eklerno de io nova en la zulua. Mia celo estis interkomuniki kun ĉiuj kaj ĉefe alporti ĝojon kaj senzorgecon per regea ritmo, akutaj sonoroj, kaj energia melodio. La vortoj kvazaŭ ĉirkaŭbrakas prenante nin per mano kaj dancigas nin.

Jen li la hom’: Ĉi tiu peco naskiĝis antaŭ kelkaj jaroj. Origine ĝi estis en la svahila, kaj ĝia titolo estis Yeye ni mtu. Ĝia historio estas longa kaj interesa. La unuan krokizon mi faris lerneje dum la intervalo inter la lecionoj; post iom da tempo mi aldonis kroman parton enaŭtobuse dum veturado, kaj poste mi elpoluris ĝin. La kanto celas pruvi, kiel malkonsekvenca estas homo: bona kaj malnobla; sed per rava ritmo kunportanta ĝojon, ludata per etnaj instrumentoj afrikaj kaj hindaj.

Ludu nun: Nun estas la vico de la kantoj naskiĝintaj rekte en Esperanto. Ĉi tiu peco, verkita somerfine, celas rekonduki mian kaj ĉies koron al ĉi tiu belega sezono, senzorgiga kaj romantika, kiam, inter dancoj, kantoj kaj vesperoj ĉe la maro, naskiĝas amoj kaj aventuroj, kaj samtempe oni amuziĝas sub la suno.

Vera kaj pura: Vera amo ne havas limojn. Ĉi tiu peco bone klarigas tion. Amo estas universala, ĉiu povas projekcii ĝin kien volas la animo. Tiel ĉiu el ni imagos historion, aventuron kiu akiros formon ĝuste ene de ni. Same kiel la kanto enhavas sonojn kaj stilojn el la mondo, amo kunigas ĉiujn.

Venu brakumi: Kiel belas ĉirkaŭbraki unu la alian… Ne gravas ĉu temas pri geamikoj, familianoj, aŭ partnero…. Brakumado estas instinkto tro ofte subpremita pro la timo ĝeni. Ni lasu nian koron libera kaj nin brakumu kiam ajn ni sentas la neceson. Ĉi tiu peco estas invito ĉirkaŭbraki nin kaj agordi nin kun la aliaj en kompleta amo, kiu nin envolvas en la plej belan brakumon ekzistantan.

En tiu ĉi albumo Klarisa estas:
Aŭtoro kaj komponisto de ĉiuj kantoj: Clarissa Sabatini/ Krom la kantoteksto Dancu la Tero: Liven Dek

Adaptistoj por la kantoj:
Amata venu kaj Jen li la hom’: Giuseppe Castelli, Pier Luigi Ciquantini
Mi ŝatas maron: Liven Dek
Reviziado kaj polurado de aliaj kantoj: Miguel Gutiérrez

Clarissa Sabatini: Instrumentoj ludataj en tiu ĉi albumo:
kordaj: kelta harpo, korao, ukulelo
Blovaj: kukolo (fluto), soprana fluto, tenora fluto, kazuo
Perkutaj: ĝembeo, tablao, kongasoj, anjamao, pluvbastono, tamorao, kajono, klavetoj, tamburino, triangulo, udu, bongoj, ŝtaldrumo, ĝabarao, giro, stangosonorilaro.
Elektronika klavaro/sintezilaj sonoj: baso, piano, transversa fluto, saksofono, violono, sonoriloj, akordiono, agogo.

Registrado en STSrecordingstudio, Tuscania (VT-italio) kaj en la hejmstudio de Clarissa Sabatini
Miksado kaj masrigado: Triboulet en Studio de La Trappe, Donneville ĉe Vinilkosmo (Okcitanio/Francio)
Grafikaĵo de la albumkovrilo: Yves Charlot (Ivimages)

Spektu kaj aŭskultu la videon Amata venu ĉe Jutubo: https://youtu.be/93tnOPFyJUw

La albumo Ludu kaj kantu kunproduktita de Klarisa kaj Vinilkosmo en 2023, enhavas 13 kantojn kaj daŭras 41:45 min. Ĝi estas disponebla laŭ la formatoj MP3, OGG, FLAC kaj elsendfluo. La prezo de la tuta albumo estas 10 eŭroj.

La 45-sekundaj komencoj de ĉiuj kantoj estas aŭskulteblaj en la subo de la retejo https://mallonge.net/klarisa

Floréal Martorell

Ĝi estas artikolo aperonta en la junia (somera) eldono de La Ondo de Esperanto (2023).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2023, №2 (316).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/06/klarisa

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi