Jubileoj kaj memordatoj en majo 2023

majo

2. Antaŭ 35 jaroj mortis Nikolaj Danovskij (Николай Фаддеевич Дановский, 1905-1925-1988), rusa sovetunia inĝeniero, ĵurnalisto, kunlaboranto de enciklopedia eldonejo kaj esperantisto; Esperanto-instruisto, vicprezidanto de TEĴA, aŭtoro de pluraj artikoloj en/pri Esperanto kaj de la monografio Enkonduko en la arton traduki, gvidanto de koresponda kurso por Esperanto-tradukantoj, tradukanto (i.a. de Princidino Mary de Lermontov).

14. Antaŭ 120 jaroj naskiĝis Vilmos Bleier (1903-1922-1940), juda hungaria foirvendisto, seruristo kaj esperantisto; salajrata oficisto de Hungara Esperantista Societo Laborista (1924-30); ekde 1931 la ĉefa posedanto de Literatura Mondo kaj de Asocio de Esperantistaj Libro-Amikoj, kunredaktoro de Enciklopedio de Esperanto, eldoninto de pluraj gravaj Esperanto-libroj kaj aŭtoro de multaj artikoloj.

14. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis André Albault (1923-1939-2017), franca medicinisto kaj esperantisto, prezidanto de UFE (1967-74), estrarano de UEA pri kulturo (1962-67), prezidanto de la Akademio de Esperanto (1983-95), redaktoro de Internacia Pedagogia Revuo (1958-59) kaj Monda Kulturo (1963-66), aŭtoro de pluraj verkoj (Dictionnaire français-Espéranto, 1961; Naŭ prelegoj pri la Fundamento, 1990; Vojaĝo tra la landoj, 1991 k. a.), kreinto de la alfabeto NHA por Esperanto, patro de tri denaskaj esperantistoj.
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 12-13) kaj en la intervjuo de R. Haupenthal kun Albault en La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2013/05/223albault

14. Antaŭ 50 jaroj mortis Raymond Schwartz (1894-1909-1973), franca bankoficisto kaj esperantisto, animanto de la kabaredoj La Verda Kato, La Bolanta Kaldrono kaj La Tri Koboldoj en Parizo; aŭtoro de Verdkata testamento (1926), Prozo ridetanta (1928), Anni kaj Montmartre (1930), Ne kiel Meier! (1930), La stranga butiko (1931), La ĝoja podio (1949), Kiel akvo de l’ rivero (1963), Vole … novele (1971), … kun siaspeca spico! (1971) k. a., redaktoro de la satira gazeto La Pirato (1933-35).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 249-251).

16. Antaŭ 10 jaroj mortis Werner Bormann (1931-1947-2013), germana ekonomikisto, ŝtatoficisto kaj esperantisto; prezidanto de Germana Esperanto-Asocio (1967-77), komitatano (1967-95), estrarano (1971-80), vicprezidanto (1974-77) kaj ĝenerala sekretario (1977-80) de UEA, prezidanto de LKK de la 59a UK (Hamburgo, 1974), membro de la financa komisiono de UEA (1992-95); vicdekano de AIS (1986), direktoro de Germana Esperanto-Instituto (1967-92), prezidanto de FAME-Fondaĵo (2000-05); membro (1976-2007) kaj prezidanto (1995-98) de AdE; aŭtoro de pluraj libroj (Bona ŝanco, 1970; La lingva problemo en la Eŭropa Komunumaro, 1977; Funktion und Kultur des Esperanto, 1981; La evoluo de Esperanto kaj la Akademio, 1984; Inter senlaboreco kaj inflacio: priskribo de konjunkturpolitiko, 1989; Entreprenistaj strategioj: priskribo de la entrepreno, 1991; La merkato de trafikservoj: priskribo de la trafiko, 1992; Mondkomerco kaj lingvo, 1993; Elementoj de la esperantismo, 1995; Interlingvistiko – planlingvoj kaj iliaj ecoj, 2004 k. a.) kaj de multaj artikoloj; honora membro de UEA (1993).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 42-43).

23. Antaŭ 105 jaroj naskiĝis Chen Yuan (1918-1931-2004), ĉina lingvisto, redaktoro, ŝtatoficisto (vicprezidanto de Ŝtata Skriblingva Reformkomisiono, vicprezidanto de Ĉina Eldonista Asocio, direktoro de Instituto pri Aplika Lingvistiko ĉe la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj, vicministro en Ŝtata Komisiono pri Lingvaj Aferoj) kaj esperantisto; redaktoro de la dummilitaj Esperanto-gazetoj Informilo el Ĉinio, Justeco, Al Nova Etapo, kunfondinto (1951) kaj ĝenerala sekretario de Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) antaŭ la Kultura Revolucio; vicprezidanto (1980-89), prezidanto (1989-95) kaj honora prezidanto (1995) de ĈEL, redaktoro de pluraj Esperanto-eldonaĵoj, vicprezidanto de LKK de la 71a UK (Pekino, 1986); membro de la Honora Patrona Komitato de UEA (1986).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 58-59).

23. Antaŭ 65 jaroj (1958) naskiĝis la redaktoro de La Ondo de Esperanto.

27. Antaŭ 110 jaroj naskiĝis Johannes Palu (1913-1930-1993), estona kaj sovetunia fervojisto, elektristo kaj esperantisto; disvastiganto kaj instruanto de Esperanto, en la 1970aj jaroj atinginta enkondukon de fakultativa instruado de Esperanto en Estonia SSR, longtempa peranto de pluraj Esperantaj gazetoj por Sovetunio, ĉefdelegito de UEA por Estonio, konsilantarano de Esperanto-Asocio de Estonio (EAE, 1988-93), aŭtoro de du lernolibroj por fakultativa Esperanto-instruado en lernejoj (1980, 1983), eldonitaj de Ministerio de klerigo de Estonia SSR; honora membro de EAE (1992).

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu listo de jubileoj kaj memordatoj por majo 2023 aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/05/majo-9.

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi