Halbo: Oficiala inaŭguro de la Esperanto-stacio

esperanto-stacio

Finfine ĝi pretas! La Esperanto-Stacio en Halbo (germane Halbe), ne for de Berlino kaj bonege atingebla per trajno! En la semajnfino de la 11a ĝis la 14a de majo estos la oficiala malfermo de la Stacio. La ĉefa tago por la inaŭguro estas la 14a de majo. La formala programo okazos la 11an de majo. Estos muzea trajno de Luckau al Halbo kie okazos la solena malfermo. La 14an estos granda publika festo kun familia programo, la 13an estos gvidado tra la Esperanto-Stacio kaj la Imperiestra Stacidomo.

La Esperanto-Stacio estas internacia renkontiĝejo kaj regiona kultura centro en la trajnstacio de Halbo tuj sude de Berlino, meze de natura parko. Ni organizas kursojn, atelierojn kaj kulturajn aktivaĵojn kaj ni ofertas niajn unikajn ejojn kaj loĝejojn por viaj eventoj, kursoj kaj festoj.

La Esperanto-Stacio estas ero de la tutmonda reto de Esperanto-organizoj kaj Esperanto-ejoj. Kune ni laboras por paco, internacia kompreniĝo, demokratio kaj homaj rajtoj kaj kompreneble la disvastigo de nia lingvo Esperanto. Ni ofertas nuntempajn, modernajn aktivaĵojn en kaj pri Esperanto, aliaj lingvoj kaj kulturo. La Esperanto-Stacio funkcias kiel seminariejo kaj kunlaborejo por esperantistoj de la tuta mondo kaj samtempe estas kultura centro de la regiono kun inspiro kaj de la kampara etoso sude de ni kaj la mondmetropola berlina norde de ni.

Ĉiuj interesitoj, amikoj kaj kunlaborantoj de la Esperanto-Stacio estas elkore invitataj!

Ĝis tre baldaŭ en Halbe!

Retejo: https://www.esperantostacio.com/eo
Retpoŝto: info@esperantostacio.com

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi