Ekde sia renaskiĝo en 1991 La Ondo de Esperanto ĉiujare publikigas statistikon de la libroproduktado en Esperantujo, daŭrigante la iniciaton de Vilmos Benczik en Hungara Vivo. Por tiuj malmultaj, kiuj unuafoje abonas La Ondon, ni ripetu kelkajn enkondukajn frazojn, kiujn prefere ne legu niaj konstantaj abonantoj.
La bazo de nia statistiko estas la rubriko “Laste aperis” (LA) en la revuo Esperanto, en kiu estas registrataj ĉiuj paperaj libroj, kiujn la libroservo de UEA ekvendis en la aktuala jaro. Tia statistiko ja estas kritikebla kaj kritikinda.
Unue, en LA estas registrataj libroj, eldonitaj antaŭ kelkaj jaroj sed ekvenditaj de UEA en la koncerna jaro. Tio povas doni misan bildon pri la revuata jaro, sed la resuma statistiko glatigas la fluktuadon kaj fidinde vidigas la ĉefajn tendencojn en nia eldonado.
Due, la libroservo de UEA vendas ne ĉiujn novajn librojn, kaj en LA kutime mankas lerniloj eldonitaj por landaj bezonoj (ekzemple, lernolibroj por ĉinoj) kaj etkvante eldonitaj broŝuroj, kiujn la aŭtoroj disvendas kaj disdonacas en siaj kluboj kaj renkontiĝoj. Same mankas en “Laste Aperis” kongreslibroj, programbroŝuroj kaj jarlibroj, kiuj abunde aperas ne por vendado tra libroservoj, sed por disdono al la respektivaj kongresanoj kaj asocianoj.
Trie, ekster la statistiko restas la bitlibroj, kiujn la aŭtoroj kaj eldonejoj (kutime, senpage) ofertas en la virtuala mondo sen zorgi pri papera eldono por ne pagi la eldonkostojn. Tio reduktas la rikolton de libroj paperaj.
Sed mankas pli granda statistika bazo ol “Laste Aperis”. Vidu la rezulton.
Jaro | Libroj | Paĝoj |
1991 | 222 | 26.091 |
1992 | 205 | 25.789 |
1993 | 136 | 18.511 |
1994 | 188 | 22.078 |
1995 | 200 | 23.345 |
1996 | 232 | 28.637 |
1997 | 273 | 27.727 |
1998 | 208 | 28.769 |
1999 | 208 | 24.460 |
2000 | 235 | 25.869 |
2001 | 222 | 31.520 |
2002 | 174 | 26.451 |
2003 | 224 | 28.424 |
2004 | 183 | 27.295 |
2005 | 159 | 23.780 |
2006 | 204 | 30.078 |
2007 | 184 | 31.183 |
2008 | 158 | 25.381 |
2009 | 158 | 24.272 |
2010 | 204 | 28.232 |
2011 | 172 | 19.775 |
2012 | 153 | 23.144 |
2013 | 178 | 25.344 |
2014 | 107 | 14.024 |
2015 | 172 | 25.629 |
2016 | 189 | 32.323 |
2017 | 139 | 23.353 |
2018 | 127 | 19.483 |
2019 | 150 | 28.194 |
2020 | 78 | 16.906 |
2021 | 106 | 16.088 |
2022 | 100 | 15.871 |
En 2022 surmerkatiĝis 100 libroj kun 15.871 paĝoj, nur en 2020 la rezulto estis pli magra. La ĝenra distribuo (vidu la suban tabelon) montras, ke nun aperas malpli multaj lerniloj ol antaŭe, ja nun oni pli lernas rete, sed ne per paperaj libroj.
EAB plej supre eĉ sen “Unu animo homa”
Dum 12 el la 15 lastaj jaroj la plej aktiva Esperanto-eldonejo estis MAS (Monda Asembleo Socia) de Vilhelmo Lutermano. Sed jam en 2021 lia elano ĉesis, kaj unualoke estis la Novjorka Mondial. En 2022 ni havas du “venkintojn”, la britan asocion kaj la Antverpenan eldonejon Libera. Efektive, EAB eldonis pli multe, sed en LA mankas la eldonaĵo, kiu meritas esti “La Verko de la Jaro”: duvoluma poezia verkaro de Marjorie Boulton; ĝi donus el EAB pliajn du volumojn kaj 1212 paĝojn.
2022. Libroj
EAB (Britio) 9
Libera (Belgio) 9
Mondial (Usono) 7
Fonto (Brazilo) 6
KAVA-PECH (Ĉeĥio) 6
Ars Libri (Pollando) 5
BES (Pollando) 5
Horizonto (Japanio) 4
Impeto (Ruslando) 4
KEA (Hispanio), LF-Koop (Svislando) 4
2022. Paĝoj
Ars Libri 1757
KAVA-PECH 1479
Mondial 1341
E@I (Slovakio) 1098
BES 1085
Impeto 1043
Libera 899
La Ranetoj (Svedio) 746
Fonto 629
Horizonto 552
La ordo en la resuma listo por 32 jaroj ne ŝanĝiĝis en la librokolumno, sed Mondial rompis la unualokecon de MAS laŭ la nombro da presitaj paĝoj. UEA, kiu eldonis nenion, en 2022 el la sesa loko glitis al la oka.
1991-2022. Libroj
MAS 219
UEA (Nederlando) 168
Libro-Mondo (Pollando) 163
Mondial 161
FEL 148
Fonto 148
Impeto 135
KAVA-PECH 125
Edition Iltis (Germanio) 116
La Blanchetiere 90
1991-2022. Paĝoj
Mondial 33.150
MAS 32.366
FEL 28.749
Fonto 24.473
Libro-Mondo 22.925
KAVA-PECH 21.907
Impeto 21.332
UEA 21.160
Sezonoj (Ruslando) 14.673
AEP (Svislando) 12.789
En kiu lando oni eldonis plej multe?
Respondo al la subtitola demando: en Belgio kaj en Pollando. Sed Francio plu avangardas en la resuma listo por 32 jaroj kaj longe ne cedos sian unualokecon.
2022. Libroj
Belgio 11
Pollando 11
Britio 9
Usono 9
Japanio 8
Brazilo 6
Ĉeĥio 6
Francio 6
Hispanio 6
Ruslando, Svislando 5
2022. Paĝoj
Pollando 3059
Usono 1841
Ĉeĥio 1479
Slovakio 1388
Belgio 1258
Ruslando 1131
Japanio 849
Francio 826
Hispanio 783
Svedio 746
1991-2022. Libroj
Francio 750
Germanio 466
Pollando 396
Nederlando 343
Brazilo 336
Japanio 325
Ruslando 322
Usono 316
Belgio 219
Italio 215
1991-2022. Paĝoj
Francio 86.266
Brazilo 54.935
Germanio 54.545
Japanio 54.265
Pollando 50.547
Ruslando 48.298
Usono 46.332
Nederlando 39.954
Belgio 36.928
Italio 32.444
Fontolingvoj
Inter la libroj lastaperintaj en 2021 triono estis tradukoj, sed ĉi-jare 52 libroj estis tradukitaj el 19 lingvoj, kaj 48 originale verkitaj. Sen Lutermano, kiu tradukis el la germana versio origine alilingvajn verkojn, la ĉefa fontolingvo en 2022, same kiel en 2021, estis la angla kun 14 libroj, sekvas la franca kun kvin libroj, el la pola estis tradukitaj kvar libroj, kaj el la itala kaj kataluna – po tri.
La vicordo en la resuma tabelo por 32 jaroj restis senŝanĝa:
Germana 269
Franca 223
Angla 188
Rusa 116
Pola 91
Portugala 78
Japana 76
Hispana 70
Itala 68
Ĉina 67
Dum 1991-2022 aperis 185 libroj tradukitaj el Esperanto, inkluzive de kvin en 2022. La plej tradukata nacilingven estis la rektmetoda lernolibro de Stano Marček.
Aleksander Korĵenkov
Ĉi tiu artikolo aperis en la marta (printempa) eldono de La Ondo de Esperanto (2023).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2023, №1 (315).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/05/korzhenkov-14