Postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj rete

poznanoLa tri sesioj de la kvara semestro (en februaro, marto kaj majo) de la postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj okazis plene rete, kio ebligis inviton de gastprelegantoj. La kurson pri movadhistorio gvidis ĉi-foje Ziko van Dijk, li koncentriĝis ĉefe pri la rolo de UEA. La partoprenantoj havis la eblecon konatiĝi kun Ulrich Lins kaj lia 50-jara “La danĝera lingvo”, krome eblis rigardi la antaŭan kurson de Aleksander Korĵenkov.

La tri aliajn kursojn gvidis Ilona Koutny, temis pri leksikologio de Esperanto, al kiu kontribuis Sabine Fiedler (Lepsika Universitato) per prezento de frazeologio surbaze de sia longjara esploro, Philippe Planchon (Universitato en Tours) per etimologio kaj Christopher Gledhill (Pariz-urba Universitato) pri prepoziocioj. Aplikata lingvistiko entenis multajn interesajn terenojn kiel psikologia kaj sociologia aliroj al Esperanto, leksikografio kaj terminologio, lingvopolitiko. Al la konciza prezento de diversaj temoj kontribuis Klaus Schubert (Universitato en Hildesheim), iama ĉeflingvisto de la maŝintraduka projekto DLT per ties prezento kaj per karakterizado de la faka lingvo. Christoph Goro Kimura (Universitato Sophia en Tokio) analizis Esperanton el azia vidpunkto, en la dua kontribuo la lingvosociologian aliron al Esperanto.

La grupo estas daúre multnacia (el 11 landoj) kun partopreno de azianoj kvankam malpli ol en la komenco en 2021, ja la studoj estas postulemaj. Kelkajn prelegojn de la sesio partoprenis ankaú la nunaj ĉinaj studentoj de la surlokaj magistraj studoj pri interlingvistiko.

Ilona Koutny
Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/05/uam-29

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi