MES 2023, ĉu la lasta?

MES

La Mediteranea Esperanto-Semajno (MES) estas printempa unusemajna renkontiĝo de esperantistoj en suda Francio en agrabla loko ĉe la Mediteranea maro. Tie ni loĝis en bela hotela restadejo Val d’Esguière, antaŭe palaco en la tridekaj jaroj, nun nomata “Village Club Miléade”. La hotelo kaj la parko estas bone prizorgataj, la personaro estas agrabla. Ĝi estis renovigita, aldoniĝis ekstera naĝejo, tenisejoj, “Spa”-centro por homa bonfarto (natura kosmetiko, masaĝoj, magnetismo, banoj).

De la 25a de februaro ĝis la 4a de marto kunvenis 90 partoprenantoj el naŭ landoj por kune ĝui kursojn, prelegojn, posttagmezajn promenojn, ekskursojn, vesperajn distraĵojn. Inter ni estis ukraina familio – patrino kun du ĉarmaj geinfanoj, rifuĝintoj gastantaj ĉe franca familio en Parizo.

Ĉe la alveno, la nova hotelestro bonvenigis nin kaj bondeziris al ni agrablan restadon. Li ankaŭ prezentis al ni la ĉefprizorganton de la kuirejo kaj animantinon de la hotelaj aktivaĵoj. Poste ni tostis per aperitivo, interkoniĝis kun novaj partoprenantoj kaj gaje dancis farandolon. Ĝi estas provenca ritma viveca ĉendanco, dum kiu la dancantoj man-en-mane serpentumas inter la publiko. Christine Graissaguel prezentis la semajnan programon kaj la tri instruistinoj nelonge parolis pri instru-metodoj en siaj respektivaj kursoj.

Dum la tuta semajno okazis instruado de Esperanto en tri niveloj: la 1a por komencantoj estis gvidata de Zsófia Kóródy, la 2a por progresantoj de Mireille Grosjean, la 3a pri literaturo de Spomenka Štimec. La 26an de februaro okazis la ĝenerala asembleo de Esperanto-Provence. Antaŭ la posttagmezaj kursoj, Svitlana el Ukrainio rakontis pri sia lando, kaj pri aktualaj okazaĵoj en la nun okupata lando.

Dimanĉe antaŭ la tagmanĝo ni fotiĝis por la ĵurnalo Var-Matin, en kiu poste aperis artikolo pri nia staĝo, akompanata per la komuna foto. Post la tagmanĝoj estis libera tempo por promenado en la naturo aŭ por ekskursoj al vizitindaj lokoj: San Peïre, lagetoj de Villepey, klostro en Fréjus, muzeo en Saint-Raphaël. Interesaj estis la vizitoj de abelejo en Esterel, de la muzeo de la Fera Masko kaj de Reĝa Fortikaĵo en la Margarita insulo. Ankaŭ la hotelo proponis aktivaĵojn en kiuj ni povis partopreni. Iuj preferis kartludi, triki, prilabori broĉojn aŭ tutsimple babili. Carmen, per sia nekutima brodita vestaĵo, propagandis Esperanton per simplaj frazoj. Dum la kafopaŭzo eblis salteti super la longa turnanta ŝnuro aŭ spekti fotoalbumojn pri pasintaj renkontiĝoj en Les Issambres.

Vespere, kiel kutime, okazis diversaj prelegoj. La unuan vesperon Mireille Grosjean prezentis diversajn stilojn de arkitektoj: “Arto, lingvo – ĉu paraleloj eblas?” En la lunda vespero ni spektis filmon pri abeloj, kaj Philippe Chavignon rakontis pri bredado de abeloj, pri kio li estas fakulo. La postan tagon ni vizitis liajn abelujojn en la naturo kaj povis aĉeti mielon. La sekvan vesperon Spomenka Ŝtimec parolis pri la ĉeĥia juddevena kaj denaska esperantista knabo Petr Ginz, kiu famiĝis per sia desegnaĵo “La Tero vidata de sur la Luno”, kiu aperis ankaŭ sur ĉeĥa poŝtmarko. Merkrede post la vizito al Margarita insulo, kiun la organizantoj donacis al ni senpage, Hannes Larsson prezentis sian dulingvan (anglan kaj francan) krimromanon, en kiu Esperanto ludas rolon. Ĵaŭde vespere Mireille kaj Spomenka parolis pri Hector Hodler kaj pri lia patro, fama pentristo.

Dum la lasta vespero okazis loterio en kiu ĉiu gajnis ion. La vespero estis dediĉita al prezentadoj de diversaj kantoj kaj skeĉoj kiujn la partoprenantoj mem pretigis. Aperis plurlingva sceno de vulpo kaj korvo, tri friponoj, fiŝvendisto, lavmaŝina problemo ktp. La plej amuza estis sceno pri ebriulo, inspirita de la poemo de William Auld “Ebrio”. Ĉe la fino prezentiĝis la ĥoro de Bernard Bigonnet. Sekvis dankoj al la organizintoj kaj instruistoj. Muziko de saksofonoj kaj akordionoj dancigis la partoprenantojn ĝis la noktomezo.

Sabate matene pluraj samideanoj adiaŭis nin kaj revenis al siaj hejmoj. Tamen daŭris la kurso de Spomenka, kaj en la apuda salono Nina el Ruslando prezentis al ni rusajn pentristojn: Vasilij Kandinskij, Kazimir Maleviĉ, Mark Ŝagal kaj Konstantin Vasiljev.

Jam la 15an fojon la Esperanto-grupo de St. Rafael kaj Fréjus sub la gvido de Monique Prezioso kaj de Christine Graissaguel kun pliaj helpantoj organizis MES, laŭdire la lastan. Tamen estas espero, ke novaj organizantoj transprenos la taskon por daŭrigi la printempan tradicion de tiuj agrablaj semajnoj.

Dankon al ĉiuj kontribuintoj en MES-2023, pri kiu ĉiuj estis kontentaj kaj strebis al la progreso de sia lingvonivelo. Ni ricevis multajn valorajn informojn pri Esperanto-kulturo. Specialan dankon ricevu la tuta familio de Monique Prezioso, kiu multe helpis en la organizado kaj dum la renkontiĝo mem.

Liba Gabalda

Ĝi estas artikolo el la marta (printempa) eldono de La Ondo de Esperanto (2023).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2023, №1 (315).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/04/

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi