La sukcesa RenKEJtiĝo en Katalunio

La lastan februaran semajnfinon de la 24a ĝis la 26a de februaro estis okazigita, danke al la membroj de la Kataluna Esperanto-Junularo (KEJ), sukcesa junulara Esperanto-renkontiĝo en Manresa (Katalunio) – La RenKEJtiĝo, vidu ĉe https://www.esperanto.cat/junularo/la-renkejtigo.

Ni havis ĉirkaŭ sesdek aliĝintojn el preskaŭ dudek nacioj, venintaj el ŝtatoj de la tuta kontinento al la koro de Katalunio. Danke al la internacieca profilo de nia aliĝintaro, ni povis proponi la senton de frateco kaj amikeco el la Esperantaj valoroj en junula etoso.

La RenKEJtiĝo estis aranĝita kadre de la Fira de l’Aixada de Manresa, grava kermeso en la regiono, kies ĉefurbo la urbo estas, kun mezepoka temo kaj festema etoso, kiun niaj partoprenantoj ĝuis kaj estis engaĝitaj en la tradicioj kaj la kutimoj de la kataluna popolo.

La partoprenantoj de la RenKEJtiĝo ekalvenis vendrede posttagmeze la 24an, tago en kiu ni ofertis la unuan kontakton kun la urbo ekskursante al la Turo de Sankta Katerina, el kie ni ĝuis la vidindajn panoramojn de la teksindustria urbo kaj la sankta monto Montserrat, la plej grava monto por katalunoj, situanta en la centro de la lando. Ni finis la tagon realigante interkonatiĝajn ludojn, vespermanĝante kaj gustumante lokajn vinojn de Pla de Bages.

Sabate la 25an ni vizitis la muzeon pri akvo kaj tekstilo, kie ni konatiĝis kun la historio kaj la grava rolo de la teksa industrio en la urbo; post la matena ekskurso alvenis la tagmanĝa horo: ni moviĝis al publika kradrostejo por frandi gravegan parton de la kataluna gastronomio… La Calçotada! Temas pri rostado de viandaĵoj, legomoj kaj juncepetoj, kiujn oni trempas en la saŭcon Romesco – tipa okazaĵo inter katalunaj junuloj profiti la tagmezon, manĝante kaj drinkante inter amikoj.

Poste ni revenis al nia gastejo por ripozi kaj lerni en kurseto de la kataluna lingvo, realigi sciencajn eksperimentojn rilate al akvo, kaj por partopreni Esperanto-kursojn por komencantoj kaj progresantoj. Kompreneble, ni okazigis Trinkomanĝan Nokton! Ĉiu homo el malsamaj landoj kunportis manĝaĵojn, drinkaĵojn kaj dolĉaĵojn de sia lando por amike kundividi kaj kunfesti june kaj internacie.

Dimanĉo estis la lasta tago, kiun ni pasigis kune, kaj antaŭ ol ĝisi ekskursis por viziti – la ankoraŭ ne vizititajn – belajn vidindaĵojn de la urbo kaj ĝui la mezepokan kermeson de la urbo.

La organiza kongresteamo (Jordi Calafí, Lucía Montserrat Fernández, Òscar Hernández, Pol Jiménez, Siru Laine, David Ruíz kaj Krishna Sivillà) sentas fervoran plezuron ricevi tiom da interesuloj ĝui la unuan aranĝon de KEJ. Ni taksas la rezulton tre fruktodona por la loka kaj internacia Esperanto-junularoj, ni sendube ripetos ĝin. Ĝis baldaŭ!

David Ruíz Sánchez

Foto: Esperantistoj ĝuas varman vinon en la mezepoka kermeso (Òscar Hernández Rodríguez).

Ĝi estas artikolo el la marta (printempa) eldono de La Ondo de Esperanto (2023).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2023, №1 (315).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/03/

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi