Kongresloko por IJK 2024 elektita!

ijk

Post longa procedo, kun tri kandidatiĝoj, unu retiriĝo kaj multaj diskutoj, ni ĝojas nun anonci al vi, kie okazos la 80a Internacia Junulara Kongreso de TEJO (IJK). Vere malfacilis elekti inter Litovio kaj Tanzanio, ĉar ambaŭ prezentis taŭgan kongresejon kun unikaj avantaĝoj; en Aruŝo en Tanzanio eblus kongresi en neniam antaŭe vizitita regiono, kunlabori kun UEA, kaj vidi nekredeblan naturon; aliflanke en Ŝventojo eblus esti geja. Tial ni tre fieras, ke ni sukcesis trovi kompromison, kiu donas la avantaĝojn de ambaŭ eblecoj.

La rezulto do estas, ke IJK 2024 okazos denove en la reto. Ni ja konsideris kongresi kelkajn tagojn en Litovio, kaj kelkajn en Tanzanio, aŭ matene en Aruŝo kaj vespere en Ŝventojo ĉiutage, sed tio ne evidentiĝis plej praktika. Aliflanke per reta IJK, kiu okazos samtempe kun la UK, kongresanoj povos mem elekti, ĉu ili vojaĝos al Aruŝo por partopreni ambaŭ kongresojn samtempe.

Ni esperas, ke vi ĉiuj amase aliĝos al la IJK, kaj ke en tiu reta IJK estos malpli da plendoj pri la manĝoj ol en IJK 2022.

Fonto: https://www.tejo.org/kongresloko-por-ijk-2024-elektita/
Dato: La 1a de aprilo 2023.

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi