Vinko Markovo: Niaj atingoj kaj malsukcesoj dum 2022

markovoNi daŭrigas aperigi respondojn al la demandoj de nia tradicia jarfina enketo pri la atingoj kaj malsukcesoj en Esperantujo dum 2022. La naŭa (alfabetorde) el la dek respondintoj estas Vinko Markovo (Francio), prezidanto de la Plenumkomitato de SAT. Liaj respondoj unue aperis en la decembra eldono de La Ondo de Esperanto (2022, №314).

Grava atingo estas la denova ebleco partopreni ampleksajn ĉeestajn eventojn en granda parto de Esperantio, malgraŭ restantaj limigoj al libera homcirkulado. Aldone, la pandemiaj jaroj trudis al multaj akiron de pli granda lerteco pri retaj komunikiloj. Tio liveris teĥnikajn solvojn por fronti novajn malfacilaĵojn, kiel la nuligo de ĉeesta SAT-kongreso en Moskvo pro la milito en Ukrainio. Ankaŭ la tria Virtuala Kongreso, en kiu SAT mistrafis la eblecon proponi oficialan programeron, montris la pluan utilon de retaj eventoj kompletige al la ĉeestaj.

Malsukcesaj estis la klopodoj konservi serenan etoson kadre de la diversaj interŝanĝoj de opinioj pri la milito en Ukrainio. La ĉiuflanka propagando ne favoras nuancitajn analizojn kaj aŭskultemon al tiuj, kiuj rapide povas esti konsiderataj kiel anoj de malamika tendaro. Aliaj militoj, kiel tiu nun okazanta en DR Kongo, pri kiu informis tieaj esperantistoj, ricevis malmultan atenton, kaj esprimoj de solidareco ekster la koncernata regiono estis malfortaj.

Ĉi tiu artikolo de Vinko Markovo aperis en la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №4 (314).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/02/markovo-2

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi