CDELI urĝe bezonas novan arkiviston

cdeli

De post la definitiva retiriĝo de Claude Gacond, kun formala adiaŭa kunveno la 19an de novembro 2022, CDELI (Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia https://www.cdeli.org) ne plu havas arkiviston. Tiun ĉi profesian postenon devus okupi persono kun katalogista kapablo kaj planlingvistika kompetento, aldone loĝanta en Ĉaŭdefono.

Ĉu tia persono ekzistas? Eble jes, sed ne je la samaj kondiĉoj de sensalajra volontulo, kiel s-ro Gacond. Ĉu CDELI povus salajri tian profesiulon, almenaŭ duontempe? Probable ne.

CDELI ne havas juran personecon; ĝi estas specifa fako de la urba biblioteko, el kies buĝeto tamen ne venas financado. Tiucele antaŭ kelkaj jaroj estis fondita la societo “Amikaro de CDELI”, sed ĝiaj rimedoj (nur el kotizoj kaj donacoj) ŝajnas tro limigitaj.

Ĉu la Esperanta Civito povus helpi al CDELI? Pro sia konstanta interesiĝo pri bibliotekoj kaj arkivoj en Esperantio, certe la konsorcio povus helpi, des pli ke en la sidejo de CDELI estis lanĉita la Pakto, la 10an de aŭgusto 1998. Ekzemple la Esperanto-Domo de KCE povus disponigi loĝejon al la nova arkivisto, se li havus la esperantan civitanecon kaj venus de alia svisa kantono aŭ lando de Eŭropa Unio. KCE mem en 2000 subtenis la urban bibliotekon per pli ol sep mil svisaj frankoj, favore al ĝi rezignante pri granda parto de la bonhavo restinta el fondumo Gastejo Edmond Privat post ties likvidiĝo.

Fonto: HeKo 805 7-C, 4 feb 2023

La supra foto: Ĉambro de CDELI en la urba biblioteko de La Chaux-de-Fonds
Foto de Sophie Graubert, CC BY-SA 3.0, https://commons.wikimedia.org

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi