PRINTEMPaS: Intensivaj kursoj kaj ekzamenoj en Greziljono

printempas

Lernu en kurso kun Przemek, Paweł, Szabolcs aŭ Marion (2023-apr-14/22) kaj / aŭ trapasu internacian Esperanto-ekzamenon (2023-apr-21/23) kadre de la tradicia staĝo PRINTEMPaS en la Esperanto-kulturdomo “Kastelo Greziljono”.

En la programo:
Kurso por la niveloj A1-A2 «Ni kuneku!» gvidata de Marion Quenut
Kurso por la nivelo B1 «La Varsovia Metodo» gvidata de Paweł Fischer-Kotowski
Kurso por la nivelo B2 «El akveroj fariĝas riveroj» gvidata de Szilva Szabolcs
Kurso por la nivelo C1 «La Bjalistoka Metodo» gvidata de Przemek Wierzbowski
Internaciaj KER-ekzamenoj de UEA
Prelegoj, koncerto, migrado, jogo ktp (detaloj surloke)
Universalaj Kongresoj, la ideo, historio, kuriozaĵoj – Paweł Fischer-Kotowski?
Historio de la Esperanto-movado – Paweł Fischer-Kotowski?
Libroservo surloke, vidu la liston

Legu pli pri PRINTEMPaS en la retejo de Kastelo Greziljono”
https://gresillon.org/spip.php?page=rubrique&id_rubrique=20&lang=eo

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi