Jubileoj kaj memordatoj en februaro 2023

februaro

5. Antaŭ 90 jaroj naskiĝis Jan Werner (1933-1948-2021), ĉeĥa inĝeniero, sciencisto kaj esperantisto, longtempa gvidanto de la scienc-teknika sekcio de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, fakulo pri terminologio, precipe pri la konstrua fako, kvarfoja laŭreato de la Belartaj Konkursoj de UEA (branĉo “eseo”), tradukinto de kelkaj ĉeĥaj verkoj el Esperanto; aŭtoro de pluraj libroj en/pri Esperanto, i.a.: Esperanta Terminaro de Terminologia Fako (1982), Terminologia kurso (1986), Matematika vortaro Esperanta-ĉeĥa-germana (1990), Terminaro de betono kaj de betonistaj laboroj (2002, 2016), Terminologiaj konsideroj (2004), Koteado en konstru-desegnoj (2008), Ladistaj produktoj en konstruado (2011), Versa neversa mozaiko (2012), Historiaj ĉevroj (2013), Terminaro de kanalizacio (2015), Konstrufaka kolekto (2016).

7. Antaŭ 110 jaroj forpasis Nikolaj Afrikanoviĉ Borovko (Боровко, 1863-1889-1913), ruslanda instruisto, ĵurnalisto kaj esperantisto, prezidanto de la Peterburga Esperanto-societo Espero (1896-97), aŭtoro de kelkaj beletraĵoj (i.a., En la tombo, 1892), tradukinto de La ŝtona gasto de Puŝkin (1895); laŭ lia instigo L. Zamenhof skribis sian bone konatan leteron pri la deveno de Esperanto (1895).

11. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis D-ro Stevens T. Norvell (1923-1938/1987-2015), usona kaj kanada medicinisto kaj esperantisto; vicprezidanto de ISAE (1995-2001), kunlaboranto de PIV (2002) pri medicino kaj ĥirurgio, redakciano de Medicina Internacia Revuo (2004-11); honora membro de UEA (2005) kaj Kanada Esperanto-Asocio (2002).

18. Antaŭ 40 jaroj mortis Louis Beaucaire (bokér, 1925-1941-1983), franca librovendisto kaj esperantisto, ekde 1950 loĝinta en Berlino; aŭtoro de tri leĝeraj libroj, verkitaj sprite kaj belstile: en Kruko kaj Baniko el Bervalo (1970), subtitolita “Maldecaj anekdotoj por neprudaj legantoj”, li adaptis al Esperantujo popularajn anekdotojn kaj aldonis vortludajn frazojn en Esperanto. Same en Esperantujo okazas la 12 “maldecetaj epizodoj” de El la vivo de bervala sentaŭgulo (1974) kaj la 12 fabeloj de Fabeloj de la verda pigo (1981).

19. Antaŭ 90 jaroj naskiĝis Helmar Gunter Frank (1933-1974-2013), germana sciencisto, direktoro de Instituto pri Kibernetika Pedagogio en Paderborn kaj esperantisto; lanĉinto de la projekto “Lingvo-Orientiga Instruado” kiu evidentigis la propedeŭtikan valoron de Esperanto, kunfondinto kaj prezidanto de la Eŭropa Klubo (1974-2009), iniciatinto (1983) kaj la unua prezidanto de la Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino (AIS), aŭtoro de pluraj Esperanto-verkoj, i.a.: Ĉu la inteligento estas mezurebla? Ĉu heredebla? (1983), Moralo pri komunikado (1990), Propedeŭtika valoro de la Internacia Lingvo (1991), Mallonga enkonduko en la kibernetikan pedagogion (1993), Klerig­kibernetiko (1996), Lingvo-orientiga instruado (Kun G. Lobin, 1998), Informaciteorio por komunikadsciencistoj (Kun N. Maksimova, 2003), Por dulingveco en Eŭropo: Argumentoj kaj dokumentoj (Kun R. Selten, 2005); la Esperantisto de la Jaro 2004.
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 96-98).

19. Antaŭ 85 jaroj mortis Aleksandras Dambrauskas (pole: Aleksander Dąbrowski, ruse: Александр Домбровский, 1860-1887-1938), litova romkatolika pastro, instruisto kaj verkisto, konata en Esperanto kiel Aleksandro Dombrovski; la unua esperantisto en Litovio, prezidanto de la Peterburga societo Espero (1903-05), dekomenca membro de la Lingva Komitato (1905-36), membro de la Akademio de Esperanto (1923-29), la unua prezidanto de Litova Esperanto-Asocio (1919-28); la unua redaktoro de Litova Stelo (1922-26), kompilinto de Litova Almanako (1923), aŭtoro de la unua Esperanto-lernolibro por litovoj (1890), poemaro Versaĵareto (1905), kelkaj kantaroj kaj sciencaj broŝuroj.
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 67-68).

21. Internacia Tago de la Gepatra Lingvo

23. Antaŭ 90 jaroj naskiĝis Yosimi Umeda (joŝimi umeda, 1933-1952-2010), konata ankaŭ kiel Umeda Yoshimi, japana administranto (altrangulo en la flugkompanio Japan Airlines), aktiva ŝintoisto kaj esperantisto; estrarano de Japana Esperanto-Instituto (1979-92), komitatano (1964-72) kaj estrarano (1964-66) de TEJO, komitatano (1980-92), estrarano kaj vicprezidanto (1983-89) de UEA; aŭtoro de Esperanto-aktivecoj en socialismaj landoj (1990) kaj Manlibro por praktika komunikado en Esperanto (1990).

26. Antaŭ 145 jaroj naskiĝis Hugo Steiner (ŝtájner, 1878-1911-1969), aŭstra fervojoficisto kaj esperantisto, iniciatinto kaj la unua direktoro de la Internacia Esperanto-Muzeo ekde ties fondo (1929), prezidanto de Aŭstria E-Delegitaro (AED, 1925-30), prezidanto de Aŭstria Esperanto-Asocio (1933-38), fondinto kaj redaktoro de Aŭstria Esperantisto (1924-38), estrarano de UEA/IEL (1934-38), prezidanto de LKK de la 28a UK (Vieno, 1936), aŭtoro de pluraj libroj, i.a: Wien: Gvidlibro en Esperanto (1929), Esperanto-Schlüssel (1936), Per aŭtobuso tra Aŭstrio kaj Wien (1936), Ĝisnunaj sukcesoj en la Esperanto-movado tutmonda (1938), Taschenwörterbuch Deutsch-Esperanto (1946), Kion ĉiu esperantisto sciu! (1950), Gvidilo tra Wien (1958), Vivo en la servo de la popolinterkomprenigo (1963).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 265-266).

26. Antaŭ 120 jaroj en germana-pola familio naskiĝis Johannes (pole: Jan) Fethke (1903-1919-1980), pseŭdonime Jean Forge, germana-pola filmreĝisoro, scenaristo, verkisto kaj esperantisto, aŭtoro de tri romanoj (Abismoj, 1923; Saltego trans jarmiloj, 1924; Mr. Tot aĉetas mil okulojn, 1931) kaj du novelaroj (La verda raketo, 1961; Mia verda breviero, 1974), dublinto de la germana filmo Morgaŭ komenciĝos la vivo (la unua longdaŭra sonfilmo en Esperanto, 1934), reĝisoro de la filmo Verda stelo super Varsovio (1959).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 93-95).

26. Antaŭ 70 jaroj mortis Nikolaj Ivanoviĉ Ĥoĥlov (Хохлов, 1891-1905-1953), rusa ekonomikisto kaj esperantisto, konata en Esperanto ankaŭ kiel Nikolao Hohlov; sekretario de la lingva komisiono de SEU, gvidanto de la Esperanto-sekcio de la Sovetunia societo de kulturaj ligoj kun eksteraj landoj (VOKS), membro de la Lingva Komitato (1929-38); aŭtoro de la populara poemaro La tajdo (1928), tradukinto de pluraj beletraj (V. Doroŝeviĉ, A. N. Tolstoj kaj V. Majakovskij k. a.), politikaj kaj fakaj verkoj.
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 133-134) kaj en la artikoloj de Aleksander Korĵenkov Nikolao Ĥoĥlov – 130-jara (https://sezonoj.ru/2021/02/hohlov) kaj Ĥoĥlov: Muzikon antaŭ ĉio (https://sezonoj.ru/2021/02/hohlov-2)

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu listo de jubileoj por februaro 2023 aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/02/februaro-8

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi