Bluaj ĉevaloj, kurbe klinaj domoj kaj torditaj korpoj

secesioJohansson, Sten. Secesio: Romano. – Novjorko: Mondial, 2021. – 253 p.

Secesio estas la titolo de la nova romano de Sten Johansson. La vorto “secesio” ne nur estas apartiĝo disde socia korpo (jen la klarigo de NPIV), sed, laŭ la difino de la verkisto «ankaŭ nomo de artaj movadoj por apartiĝi disde la tradicia “akademia” arto, precipe la Viena Secesio ekde 1897, pli-malpli identa kun la okcidenteŭropa Nova Arto kaj la germania-nordeŭropa Jugendstil (junaĝstilo)».

La intrigo de ĉi tiu romano okazas dum unu el la plej interesaj kaj fekundaj sed samtempe tragikaj epokoj de la mezeŭropa kulturhistorio.

Secesio komenciĝas en 1925. Fikcia aŭstra skulptistino Louise Gerber, kiu ankaŭ estas la mi-rakontistino de la romano, rimarkas dum ekspozicio honore al la pentristo Egon Schiele enigman virinon. Ŝi prezentas sin kiel Wilhelmine Singer (nomita Willi), ĵurnalistino el Danlando:

Tiam mi ekvidis personon en nedifinebla vesto verdigre verda, kiu kun notlibreto enmane intervjuis artiston antaŭ bildo konsistanta el citronflava homa figuro tordita kvazaŭ pro doloro sur brikruĝa fono el flamoj. La intervjuanto estis virino, sendube, sed la mallongaj haroj, la vesto kaj la maniero moviĝi estis tute apartaj, nek inaj nek viraj, kaj la samo validis pri ŝia laŭta ekrido, kiu tranĉis tra la fona voĉbruo. Mi tuj sentis ke mi devas iel ekkoni tiun strangan personon.

La renkontiĝo ŝanĝas la vivon de Louise. Ni sekvas ilin ĝis 1935 tra sukcesoj kaj malsukcesoj, minacoj pro la kreskanta dekstrularo, spertas ilian evoluon antaŭ tiu fono kaj fariĝas atestantoj de ilia amo. Se vi estas homofobo, prefere legu ion alian, sed se vi ŝatas bone skribitan literaturon, plulegu atente, gaje kaj distrite. Sten priskribas la rilaton inter la du virinoj takte, delikate kaj kunsenteme. Konato de Willi povis aĉeti vilaon. Tiu estas Johnny, parenco de la fifama Otto Weininger. Willi kaj Johnny geedziĝas, formale, ĉar la edzo de Willi preferas junajn virojn. Ili vivas kiel triopo sub unu tegmento, tamen foje ĝenite de la polico, kiu supozas, ke maldecaj agoj okazas en la domo.

La protagonistoj de Secesio agas, kompreneble, ĉiam sur la fono de la reala historio. La ekonomia krizo trudas ilian idilion:

La fino de la depresio tamen ne estis proksima. En majo okazis plimalpli katastrofo, por la lando kaj por nia triopo, kiam bankrotis la banko de Johnny, Creditanstalt. En unu momento li perdis sian oficon kaj ĉiujn enspezojn. La domo Vilao Elise, nia hejmo, estis je risko perdiĝi.
“Mi devos persvadi mian patrinon denove preni el la heredaĵo por kovri miajn elspezojn kaj la kurantajn kostojn de la domo, sed tio ne estos facila.”
“Ĉu ŝi vere povus rifuzi tion?” mi demandis maltrankvile.
“Mi esperas ke ne. Ŝi devus konscii ke nun ne estas konvena momento por vendi la domon, pro la falantaj prezoj de nemoveblaĵoj. Sed ŝi jam estas duonkaduka, kaj la depresio kaj deflacio ege superas ŝian komprenpovon.”

Willi estas forta kaj sendependa virino kaj ŝi ofte malaperas dum longaj periodoj por reserĉoj. Louise tamen sopiras al pli sekura vivo, al familio kaj infanoj. Kadre de antaŭa projekto Louise konatiĝis kun viro de la urbodoma administracio, kiu ŝajne estas pli komprenema ol aliaj pli tradiciemaj viroj. Li ŝatas la arton kaj la personecon de Louise, sed lia politika aktivado kreas novajn problemojn en ilia vivo.

Mi frandis la viglajn priskribojn de Vieno, kiujn mi legas kvazaŭ kiel vidatestoj. Mi foje forgesis, ke ĉio estas “nur” fikcio.

Sten dankas finfine sian eldoniston, Ulrich Becker de Mondial, kiu “eldonas miajn verkojn, kvankam mi altrudas ilin en tro densa sinsekvo”.

Ni, la legantoj, ŝuldas dankon al ambaŭ por la pliriĉigo de nia literaturo.

Wolfgang Kirschstein

Ĉi tiu recenzo aperis en la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №4 (314).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/01/recenzo-135

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Recenzoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi