Proponoj por IKU. Scienca Kafejo. Premio Pirlot. SUS-39 de AIS

Kadre de la 108a UK en Torino okazos la 76a sesio de la Internacia Kongresa Universitato (IKU). UEA invitas proponojn por IKU-prelegoj, kiuj estu sendataj al la IKU-sekretario (amri@huji.ac.il) plej laste la 31an de januaro 2023. Lige kun la IKU okazos studsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS). Kandidatoj por IKU-prelego povas samtempe proponi AIS-kurson, kiu konsistos el unu IKU-prelego, 1-2 kromaj prelegoj kaj eventuale ekzameneto. Tiuokaze bonvolu indiki, ĉu la IKU-propono estu konsiderata ankaŭ kiel AIS-kurso. Kiel en Montrealo, ankaŭ en Torino la IKU-prelegoj povas esti virtualaj, nome eblos prelegi per Zoom.

La proponoj estu pri interesaj, allogaj temoj kaj taŭgaj por klera publiko. Ĉiu propono enhavu mallongan resumon de la prelego kaj koncizan biografieton de la preleganto – sume ne pli ol unu paĝon. Aparte estas bonvenaj proponoj de personoj, kiuj ne jam aŭ malofte prelegis en IKU. La proponoj estos profesie prijuĝitaj de la IKU-komisiono. Tiuj, kiuj ne estos elektitaj por la IKU, povos tamen esti konsiderataj por la Scienca Kafejo (SK). Kiel pasintjare, proponojn nur por SK eblas sendi ankaŭ post la limdato, ĝis 28.2.2023.

Akceptita IKU-prelego estos rekompencita per honorario de 240 EUR. Por IKU-AIS-kurso la honorario estas 300 EUR kaj por SK – 120 EUR. Duono de la honorario dependas de ĝustatempa livero de la teksto por la IKU-libro kaj duono – de la fizika prezentado de la prelego. Pliaj detaloj kaj antaŭaj prelegoj kaj resumoj troviĝas en la retejo de IKU: uea.org/kongresoj/universitato.

En 2023 denove estos aljuĝita la Premio Pirlot (PP) por la plej bonaj sciencaj verkoj de la jaro. La regularo troviĝas ĉe ais-sanmarino.org/regular/2016/Regularo%20Premio%20Pirlot%20rev2016.pdf. Proponoj bonvenas ĝis 31.5.2023 ĉe la PP-sekretario (renato@esperanto.org). La Premio Pirlot estas aljuĝata en tri branĉoj: libro, artikolo, kaj prelego, aperintaj en la lastaj 5 jaroj. La sumo de la premioj en ĉiuj branĉoj estos minimume 400 EUR. Proklamo de la gajnintoj okazos dum la UK en Torino.

La 39a sesio de la Scienca Universitata Sesio (SUS) de AIS okazos kadre de la 100a Germana Kongreso en Braunschweig, fine de majo. Proponoj de SUS-prelegoj aŭ kursoj bonvenas ĉe la SUS-kunordiganto (amri@huji.ac.il) ĝis 31.3.2023. Eblas ankaŭ prelegi defore. La publikigo de SUS-kontribuo estos subtenata per 100 EUR por kurso kaj 50 EUR por prelego, depende de ĝustatempa livero de la teksto por la IKU-SUS-libro. Deforaj prezentaĵoj ricevos duonon de tiuj sumoj.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2022, №1089.

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi