Kandidatiĝu en la Konkurso “Partoprenu IJK-n” 2023!

ijk

Jam tradicie la fonduso Partoprenu IJK-n pretas helpi al membroj de TEJO partopreni la Internacian Junularan Kongreson (IJK). La IJK 2023 okazos de la 5a ĝis la 12a de aŭgusto 2023 en Lignano Sabbiadoro, Italio.

Dank’ al la Fonduso eblas parte kovri vojaĝkostojn laŭ plej malmultekosta maniero (la gajnintoj ricevos ĝis 80% de ĉiuj vojaĝkostoj), la loĝadon en la plej malmultekosta kategorio dum 7 tagoj kaj la programkotizon.

La limdato por kandidatiĝi estas la 21a de februaro 2023.

La Estraro elektos la gajnintojn kaj anoncos ilin komence de marto 2023.

Legu pli en la retejo de TEJO https://www.tejo.org/

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi