Kandido: literatura suplemento al La Ondo de Esperanto

kandidoVoltero. Kandido, aŭ Optimismo / Tradukis el la franca Sergio Pokrovskij; Antaŭparoloj de Sergio Pokrovskij kaj Eŭgeno Lanti; Postparolo de Sergio Pokrovskij. — Kaliningrado: Sezonoj, 2023. — 176 p. — (Literatura suplemento al La Ondo de Esperanto, 2022).

La 30an de januaro aperis la literatura suplemento al La Ondo de Esperanto por la 2022a jaro (laŭ la normoj pdf kaj epub). Ĝi estas nova traduko de Kandido, aŭ Optimismo, filozofia romano de Voltero, unue publikigita en la jaro 1759a. En la jaro 1929a ĝin elfrancigis Eŭgeno Lanti’. Sergio Pokrovskij reviziis kaj reverkis la tradukon en la jaroj 2021a–2023a.

En la nova traduko de Kandido estas korektitaj tradukaj kaj lingvaj eraroj de la Lantia teksto. La tro franceca frazosintakso (konscie elektita de Lanti’) estas malpezigita kaj rearanĝita laŭ la tradicio Esperanta. La apero de PV (unu jaron post la publikigo de la Lantia traduko kaj iniciatita ĝuste de Lanti’) kaj PIV kontribuis al pliriĉigo kaj stabiligo de la leksiko, kaj ankaŭ tio ebligis precizigi la tradukojn en la prilaborita teksto.

La “Postparolo” de Sergio Pokrovskij entenas detalan komparon de la du tradukoj kaj estas destinita por tiuj, kiujn interesas tradukteorio kaj interrilato de Esperanto kaj la franca lingvo.

La literatura suplemento ne estas aĉetebla. Ĝin senpage ricevas ĉiuj abonantoj de La Ondo de Esperanto, do, se vi volas tralegi la libron Kandido, aŭ Optimismo, abonu La Ondon por 2023, kaj krome vi rajtos ricevi ankaŭ la kompletajn jarkolektojn de La Ondo de Esperanto kaj literaturajn suplementojn por 2021 (originala novelaro de Miĥail Korotkov) kaj 2022 (trilogio de Anton Ĉeĥov).

La Ondo de Esperanto estas abonebla kontraŭ 15 eŭroj ĉe niaj perantoj en pluraj landoj kaj ĉe nia UEA-konto “avko-u”. Pri la pagmanieroj legu ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm.

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/01/ondo-108

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi