Alvoko kontribui al la kongresa temo de la 108a UK en Torino: Enmigrado – kunfluo de homaj valoroj

En ĉiuj epokoj de la historio homoj migris de unu regiono al alia, de unu lando al alia – ĉu por trovi lokon por kultivi teron kaj nutri sian familion, ĉu – en la nuntempo – por studi aŭ labori. Homoj kun diversaj kulturaj fonoj, kun diversaj gepatraj lingvoj kunvivas en sama loko, tiel homaj valoroj kunfluas kaj kontribuas al la pluevoluigo de socioj. Migrado estas inspiro, ne nur por la homoj, kiuj migras, sed ankaŭ por tiuj, kiuj renkontos la migranton kiel novan najbaron.

Multaj esperantistoj riĉigis siajn vivojn per propra migrada sperto. Jam la eklerno de la internacia lingvo Esperanto estas unua paŝo por esti preta renkonti homojn kun alia gepatra lingvo, alia kultura fono. Kelkaj esperantistoj elektis vivi en aliaj landoj kaj mem fariĝi parto de la socio kaj kulturo de la nova lando.

Samtempe, pli kaj pli ofte homoj estas devigataj forlasi sian hejmon. Ili fariĝas migrantoj kontraŭvole – pro milito, pro mizero, pro danĝero. Ili ne povas resti en siaj hejmlokoj, sed devas fuĝi. En la jaro 2022 la nombro de rifuĝintoj tutmonde unuafoje superas cent milionojn, laŭ la statistiko de la UN-suborganizo por rifuĝintoj, UNHCR.

Tiujn temojn ni diskutos dum la 108a Universala Kongreso de Esperanto, okazonta en Torino, Italio, inter la 29a de julio kaj la 5a de aŭgusto 2023. La urbo Torino estas taŭga gastiganto por tiu Kongresa temo – en Torinon enmigris miloj da homoj por labori en la industriaj produktejoj. Ni lernos pri la situacio de enmigrantoj en Torino kaj en Italio en la pasinteco kaj en la nuntempo. Ni studos la fenomenon de migrado en aliaj mondopartoj. Ni krome analizos la temon el pli vasta, naturscienca vidpunkto: Migrado ĉiam estis fonto de evoluo kaj progreso: migrado de plantoj, de bestoj, de homoj. Kaj fine, ni intencas analizi, kiun rolon ludu la Esperanto-movado por solvi problemojn estiĝantajn pro migrado aŭ por migrantoj.

Ni invitas ĉiujn esperantistojn lertaj aŭ spertaj pri la temo “migrado” kontribui al la programo. Eble vi mem migris al alia lando kaj pretas raporti pri viaj spertoj. Aŭ vi subtenas migrantojn kiuj venis al via mondoparto kaj vi pretas dividi tiujn viajn spertojn kun la kongresanoj. Reĝisoro de la Kongresa temo estas Thomas Bormann, ĵurnalisto el Germanio, esperantisto depost la 70aj jaroj. Bormann vivis dum pluraj jaroj en Turkio kaj en Grekio por raporti el tiuj landoj por germana radio-reto “ARD”. Ofta temo por li estis la situacio de la multaj rifuĝantoj kiuj trapasis aŭ restis en Turkio respektive Grekio. Por kontakti la reĝisoron pri la kongresa temo, skribu al KongresaTemo@groups.io – interesatoj ankaŭ povas aktive partopreni la diskutliston.

Ĉiuj estas invitataj aliĝi al la 108a UK per reta aliĝo: uk.esperanto.net/2023 antaŭ fino de la dua aliĝperiodo je la la 31a de marto 2023.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2023, №1092.

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi