Fotokonkurso: Mia Rakonto pri Ĉinio

fotokonkurso

La 29an de decembro 2022 okazis interrete la premia ceremonio por la fotokonkurso “Mia Rakonto pri Ĉinio”, grava programero de la 40a Komuna Seminario (KS). La konkurso estas organizita de la Ĉina Esperanto-Ligo kaj Fremdlingva Eldonejo.

La konkurso celas antaŭenigi interŝanĝojn kaj kunlaborojn inter fotemuloj de Ĉinio, Japanio, Korea Respubliko, Vjetnamio kaj aliaj landoj kaj regionoj en azia-pacifika regiono, profundigi la komprenon de la partoprenantoj pri Ĉinio kaj plifortigi la amikecon inter Esperanto-junularoj en diversaj aziaj landoj. La konkurso ricevis 192 verkojn de 76 partoprenantoj el 12 landoj.

La ceremonion ĉeestis Ahmad Mamduhi, prezidanto de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), Alessandra Madella, vicprezidanto de ILEI, Huang Xiaolong, prezidanto de IKEF-Nordameriko (IKEF, Internacia Komerca kaj Ekonomia Forumo en Esperanto), Ilia Sumilfia Dewi, sekretario de Azi-Oceania Komisiono de UEA (KAOEM), kaj Rafael Henrique Zerbetto, lingva konsultisto de Esperanta fako de la Ĉina Internacia Komunika Grupo. Pli ol 50 ĉinaj kaj eksterlandaj junuloj el 17 landoj, inkluzive de Ĉinio, Japanio, la Korea Respubliko, Vjetnamio, Nov-Zelando, Barato, Brazilo, Filipinoj, Francio, Indonezio, Irano, Kanado, Kroatio, Malajzio, Serbio, Singapuro kaj Tajlando, partoprenis en la aktivado. Reprezentantoj de premiitoj diskonigis siajn proprajn rakontojn pri Ĉinio.

Multaj eksterlandaj partoprenantoj diris, ke ili ekhavis pli profundan komprenon pri Ĉinio per ĉi tiu konkurso, kaj pli amas fotadon kaj la vivon. Ankaŭ multaj retumantoj esprimis sian subtenon kaj laŭdon al la konkurso en eksterlandaj sociaj retejoj.

Sheng Min
Xie Ruifeng

Fonto: http://esperanto.china.org.cn/2023-01/06/content_85044470.htm

Foto: Wang Hanping (dekstre), vicdirektoro de la Azia-Pacifika Komunika Centro, prezentas la premion al la gajninto Rafael Henrique Zerbetto.

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi