Hans Becklin: Niaj atingoj kaj malsukcesoj dum 2022

BecklinNi daŭrigas aperigi respondojn al la demandoj de nia tradicia jarfina enketo pri la atingoj kaj malsukcesoj en Esperantujo dum 2022. La dua (alfabetorde) respondinto estas Hans Becklin (Usono), estrarano de ESF, komitatano A de UEA por TEJO, komitatano Ĉ de TEJO, reprezentanto de TEJO ĉe UN.

Por mi, plej pozitiva en 2022 estis la reveno de ĉeestaj eventoj, ofte kun novaj homoj lernintaj Esperanton dum la pandemio. Al mi estis plezure vidi tiujn personojn flori kiel Esperantistoj kaj ekkoni la interkompreniĝon fizikan, kiun ni ofte ne sufiĉe prezentas al homoj kiel unikaĵon de Esperanto, jam plene alkutimiĝintaj al ĝi. Por mi persone, povi iri al Universala Kongreso malpli ol 800 kilometrojn for de mia propra domo estis nekredebla sperto. Mi envias la eŭropanojn, kiuj ofte tion ĉi povas diri – ne nur pri UK, sed ankaŭ pri aliaj tradiciaj eventoj, kiuj altiras al si bunte internacian partoprenantaron.

Plej negativaj estis du daŭraj plagoj: laŭlitere kovido kaj metafore la drivado de UEA. Kovido hantas la ĝenerale pozitivajn eventojn, senigante ilin je kutimaj partoprenantoj, vualante vizaĝojn per maskoj, kaj, plej mave, donante negativan nuancon al la Zamenhofa idealo “homoj kun homoj”. Mi mem infektiĝis dum UK en Montrealo, bonŝance milde, sed tio domene falis renversante miajn planojn por ĉeesti IJK en Nederlando, okazontan la sekvan semajnon. La drivado de UEA estas io malpli bona (kaj en tio mi mem, kiel komitatano, certe parte kulpas). Decidinte favore al la vendo de la oficejo, la modernigo de administrado, kaj la fondo de novaj oficejoj aliloke en la mondo, UEA frostiĝas frustre. La domo restas, vera modernigo de sistemoj estas “tro multekosta”, kaj oni serĉas volontulojn por fari taskojn malverŝajne fareblajn en ies libertempo. Tamen, kiel rikolti sen semi kaj semi konstante?

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №4 (314).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/01/becklin-2

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi