“Arko” Gong Xiaofeng: Niaj atingoj kaj malsukcesoj dum 2022

arkoAl la demandoj de la tradicia jarfina enketo de La Ondo de Esperanto pri la atingoj kaj malsukcesoj en Esperantujo dum 2022 respondas “Arko” Gong Xiaofeng (Ĉinio), vicprezidanto de ILEI kaj prezidanto de Ĉina Ligo de Esperantistaj Instruistoj. Ĉi tiuj respondoj unue aperis en la decembra eldono de La Ondo de Esperanto (2022, №314).

Jen la pozitivaĵoj pri 2022:
Poznano lanĉas dujarajn magistrajn studojn pri interlingvistiko.
Startis la unikaj magistraj studoj pri interlingvistiko en AMU kun la ĉinaj gestudentoj. Startis la dujara magistra programo kiel specialiĝo kadre de studdirekto lingvistiko kaj informmastrumado.
Lanĉiĝis la C2-nivelo de KER-ekzamenoj. La KER-Ekzamena Centro ellaboris novan nivelon kaj kreis la retajn ekzameneblojn. Al la C2-nivelo aliĝis entute 46 personoj, kadre de la 10a Tutmonda Ekzamentago, la 26-an de novembro. Ekzameniĝis fine 31 (67%) el kiuj sukcesis 26 kandidatoj (84%). La unuan fojon okazis rete je C2-nivelo.
Sukcesis la 3a Virtuala Kongreso de Esperanto.
Sekve de la du sukcesaj Virtualaj Kongresoj okazintaj en 2020 kaj 2021, ĉi-jare UEA sukcese organizis la 3an Virtualan Kongreson kvartage fine de novembro. Tiu ĉi sukcesa modelo estas laŭdinda kaj eventuale povus fariĝi konstanta aranĝo, suplemente al la UK.

Ĉi tiu artikolo aperis la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №4 (314).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/01/

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi