Sankt-Peterburgo: Omaĝe al Zamenhof kaj Haazen

peterburgo

La 24an de decembro en la Peterburga biblioteko №1 (strato Torĵkovskaja) estis aranĝita kunveno okaze de la 163a naskiĝdatreveno de Zamenhof, organizita de la Esperanto-klubo Kariljono. En la programo estis malfermo (Svetlana Ejst), festparolado “Harmonio en la Esperanto-movado” de Jozef Haazen, unuakta teatraĵo “Venko” de “Maljunuloj-rabistoj”, du filmetoj, transdono de honoraj diplomoj al aktivuloj, gratulado de la jubileanto Haazen. Inter la programeroj okazis prezentoj de la ensemblo “Blua Ponto” sub la gvido de Artjom Sorokin, la programon gvidis Oksana Burkina.

Funkciis ekspozicio kaj libroservo, kaj fine estis komune kantita la Esperanto-himno “La Espero”.

Sekvatage oni daŭrigis festi la jubileon de Jozef Haazen en la fortikaĵo de S-taj Petro kaj Paŭlo kun kariljona koncerto, spektado de filmo pri la kariljonado kaj Haazen, prezento de nova libro, teremina (thereminvox) koncerto de Olesja Rostovskaja. La festado finiĝis en kafejo.

Laŭ informoj en Vkontakte https://vk.com/club16417090

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №4 (314).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/12/ruslando-40

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi