Rumanio: Nova asocia estraro

rumanio

Esperanto-Asocio de Rumanio unufoje dum tri jarojn organizas landan kongreson. La lasta okazis la 28-30an de oktobro 2022 en la urbo Gherla, centre de la lando, facile atingebla, kie estas du aktivuloj, Mariana Berariu kaj Adrian Mărginean, entuziasmaj kaj spertaj organizantoj.

La unua duontago de la kongreso estis dediĉita al kunordigo: okazis kongreso, dum kiu ni elektis novan estraron, kiu nun konsistas el: d-ino Mariana Pitar (prezid­anto, kunordigo, universitata agado), Aurora Bute (internaciaj rilatoj), Mihai Trifoi (instruado, rilatoj kun ILEI), Petronela Birta (financoj), Cătălin Văduva (virtuala ­komunikado).

Ni elektis s-ron Emil Crâncău kiel honoran membron de la asocio pro lia longa kaj fervora Esperanto-agado. Li, siavice, bonvenigis la novan prezidantinon per torto kun la verda stelo.
Okazis ekspozicio kun libroj kaj revuoj kaj ankaŭ libroservo.

Dum la Esperanta agado-duontago ni prezentis nian agadon:
– Aurora Bute prezentis la aktualan UK-on, por ke tiuj, kiuj ne povis partopreni la Universalan Kongreson, konu ĝin kaj eksciu pri la plej gravaj programeroj. Ĉi-jare temis pri la Montreala UK;
– Mihai Trifoi, kiel estro de la rumana ILEI-sekcio, prezentis novaĵojn kaj organizajn aferojn pri ILEI;
– Tre grava evento estis la lanĉo de la longe atendita vortaro rumana-Esper­anto, kunordigita de Mariana Pitar kaj Florica Popa. Ili evidentigis la malfacilaĵojn de sia laborado kaj dankis al la aŭtoroj pro iliaj kontribuoj;
– Doina Popa, kiu partoprenas kutime la internacian UK-koruson, partoprenis la Internacian Tagon de Paco en Toloso kaj dividis kun ni sian ĝojon kanti en Esper­anto por paco inter ruinoj de la historia hispana urbo.

Ne mankis leciono de Esperanto, gvidita de Mihai Trifoi.

Vespere okazis art-kultura mozaiko, dum kiu la junuloj ĉefe rolis: Petronela Birta deklamis rumanajn poemojn en Esperanto, ŝia filo Marko legis anekdotojn, kaj Adriana Dolca, Mihaela Dolca, Petronela Birta kaj Adrian Mărginean prezentis amuzan teatraĵon.

Sekvis Kleriga duontago, kun interesaj prelegoj:
– Mihai Trifoi: Edukado por paco;
– Mariana Berariu: Imago de Rumanio tra francaj vojaĝantoj;
– Mariana Pitar: Ĉina filozofio pri jino-jango kaj la kvin elementoj;
– Adriana Dolca: La inteligenteco dum la moderna epoko;
– Mihaela Dolca: Quo vadis niaj vestaĵoj?

Ĉio finiĝis per konversacia rondo.

Krom 24 rumanaj esperantistoj partoprenis ankaŭ hungaraj Esperanto-amikoj. Ni pasigis tri tagojn kun bunta programo, en vere esperantista etoso!

Aurora Bute

Sur la supra foto: Emil Crâncău kaj Mariana Pitar

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №4 (314).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/12/rumanujo

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi