Zamenhof en Londono kaj la brita leono

londono

Zamenhof estis entuziasmulo kiel ĉiuj esperantistoj kaj la 12an de januaro 1904 li venkis terurajn teĥnikajn malfacilaĵojn por tiuj tempoj kaj registris en vaksan cilindron, tio estas la tiama ekvivalento de nia MP3, parolan saluton okaze de la unua datreveno de la fondiĝo de la Londona Esperanto-Klubo. En ĝi li interalie diris:

“Londono longe dormis, sed kiam ĝi vekiĝis, tio ĉi estos kiel vekiĝo de leono. Potenca voko iros el Londono kaj ĉiam pli kaj pli sonados kaj resonados en ĉiuj partoj de la mondo. Kun atento la popoloj aŭskultados la voĉon venantan el la potenca centro de la angle-parolantaj regionoj. Kiam pri frateco de popoloj kaj pri neŭtraleco de internaciaj rilatoj ekparolos tia potenca popolo, kiel la angla, la mondo aplaŭdos kun entuziasmo, kaj tiu sankta afero, por kiu ni batalas, ekmarŝos rapidege”.

Sed lia entuziasmo evidente estis troa. La Londona Klubo ja vekiĝis kaj faris multajn aferojn dum siaj 120 jaroj (kelkaj Universalaj Kongresoj, la eldono de la Biblio, la liverado de kelkaj prezidantoj al UEA kaj multo plia) kaj ankoraŭ tenas sian tranĉeon kaj svingas sian flagon. Ankaŭ la britaj esperantistoj entute organiziĝis kaj ankoraŭ sukcese agadas, sed Zamenhof, bonŝance por li, ne povis antaŭvidi la historion de la 20a jarcento kaj la okazontajn katastrofojn, kiuj malhelpis tiun esperatan potencan vokon, kaj kaŭzis, ke el la anglalingvaj landoj iru alispeca potenca voko.

Ĉiuokaze antaŭ la jaro 2023a, en kiu la Londona Esperanto-Klubo festos sian 120an jar-datrevenon, ĝi kunvenis la 9an de decembro por festi Zamenhofon kaj diskuti pri liaj ideoj surbaze de parolado, kiun li faris en Britujo en 1907 en Kembriĝo. Temis pri unu el tiuj enhavoplenaj inaŭguraj paroladoj laŭ lia stilo, kiu donis la okazon por debati pri la sinteno de la nunaj membroj de la klubo al la lingvo kaj al la ideoj laŭ la klasika disdivido inter lingvo kun interna ideo kaj ideo kun interna lingvo. La ĉeestintaj londonaj esperantistoj naĝas inter la du polusoj, kelkaj pli proksimaj al lingvaj interesiĝoj kaj kelkaj pli proksimaj al la ideoj pri monda plibonigo de Zamenhof. Nur la malsato povis ĉesigi tiun debaton, de kiu oni iris al te-trinkado (la turisma instanco insistas pri tio, ke oni trinku nur teon por doni la ĝustan bildon al eksterlandanoj) kaj manĝado.

Lastaj rimarketoj:
– ni aparte fieras pro tio, ke junaj komencantoj el niaj kursoj partoprenis la feston;
– entute la kunvenintoj kaj kuraĝaj disvastigantoj de Esperanto en Londono (oni ja bezonas kuraĝon ĉi tie kvazaŭ por vendi glaci-ŝrankojn en la norda poluso), pli ol duone ne naskiĝis en Britujo, sed venas el la tuta mondo, ĉar la nuna Londono estas simila al la antikva Romo, en kiu kunvivis homoj el ĉiuj mondopartoj.

Renato Corsetti
nebrita sekretario de la Londona Esperanto-Klubo

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №4 (314).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/12/britio-3

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi