Esperanto-Muzeo de Ĉinio lanĉis du librojn

ĉinio

La 18an de oktobro 2022, organizita de Zaozhuang-Universitato kaj Shandong-a Esperanto-Klubo, en la Esperanto-muzeo de Ĉinio okazis librolanĉo pri du novaj libroj, kiuj estas Zhuangzi kaj La Lumo de Espero.

La libro Zhuangzi estas filozofia klasikaĵo de antikva Ĉinio, kiu disvolvis la taoismon de Laozi. Ĝi estas esperantigita de s-ro Sasaki Teruhiro, profesoro de Zaozhuang-Universitato. La Lumo de Espero estas memor-artikolaro pri 10-jara jubileo de Shandong-a Esperanto-Klubo.

Gvidis la librolanĉon vicprofesoro Wu Juan, kiu estas la respondeculino de Esperanto-fako de la universitato. S-ro Sun Minxiao (Semio) rakontis pri la redaktado de la du libroj. Du instruistoj kaj du studentoj faris paroladojn pri la libroj. 31 studentoj kaj instruistoj ĉeestis en la evento.

Verkis Sun Mingxiao
Redaktis Zhao Wenqi

Fonto: http://espero.chinareports.org.cn

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi