Aliĝu al la 3a Virtuala Kongreso + Retoso

vkSekve de la du sukcesaj Virtualaj Kongresoj okazintaj en 2020 kaj 2021, ĉi-jare UEA organizas la 3an Virtualan Kongreson kvartage fine de novembro, inter la datoj 24-27.11.2022: https://vk.esperanto.net. Se tiu ĉi modelo sukcesos, ĝi eventuale fariĝos konstanta aranĝo, suplemente al la UK. Kaj alia novaĵo estas, ke ĝi okazos samtempe kun Retoso 2022, la reta evento de TEJO.

La 3a VK havos kiel temon la saman temon de la 107a Universala Kongreso, okazinta en Montrealo: “Lingvo, vivo, tero: Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj”. Unu el la celoj nun okazigi la VK-n pli proksime de la fino de la jaro estas elstare doni al la temo de la UK pluan traktadon dum la jaro. Do la 3a VK devos havi specialan atenton al indiĝenaj lingvoj, kun prelegoj kaj kursetoj.

Samtempe la VK utilos kiel retrospektivo de la jaro, kun rememorigoj pri diversaj gravaj okazoj. En 2022 i.a. estis la 135-jariĝo de Hector Hodler, la 125-jariĝo (samtempe 85-jariĝo de la morto) de Eŭgeno Miĥalski, la 100-jariĝo de Eli Urbanová (samtempe 10-jariĝo de ŝia forpaso), la 100-jariĝo de Rejna de Jong, la 100-jariĝo de la Esperanto-radiofonio, la 80-jariĝo de la morto de Lidja Zamenhof, la 70-jariĝo de la Centro por Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED) k.a. Aldone al tiuj rememoroj estos ankaŭ riĉa scienca, faka kaj kultura programo, kun spaco por eldonistoj, aŭtoroj kaj artistoj.

Krom rigardo al la pasanta jaro, la VK ankaŭ estos vitrino por novaĵoj: oni prezentos laborprogresojn pri la 108a UK en Torino kaj ĝiaj diversaj programeroj: i.a. pri Belartaj Konkursoj, Esperantologia Konferenco, scienca programo ktp. Klasike estos la virtuala Movada Foiro (spaco por landaj kaj fakaj asocioj kaj aliaj temgrupoj) kaj prezento de agado de la komisionoj de UEA. Kaj Retoso 2022 proponos riĉan programon allogan al junuloj de ĉiuj aĝoj.

Aliĝi al la 3a VK kaj Retoso 2022 jam eblas: https://vk.esperanto.net. La aliĝo estas senpaga por aktualaj individuaj membroj de UEA kaj TEJO en 2022 (por tiuj, kiuj aliĝos ĝis la 18a de novembro). Se vi ankoraŭ ne estas aktuala IM por 2022, eblas samtempe aliĝi al UEA kaj al la VK por ĝui la senpagan aliĝon. Okazigi virtualan eventon havas kostojn, do donacoj bonvenas. Ĉiuj, kiuj donacos 50 eŭrojn aŭ pli aperos kiel Subtenanto de VK. Bonvenon aliĝi!

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2022, №1070.

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi