ARKONES (ARtaj KONfrontoj en ESperanto) estas sendependa kultura kaj arta esperantista aranĝo en Poznano, Pollando. Ĝi estas granda manifestacio de Esperanto-kulturo. Post tri-jara paŭzo Arkones revenas. Ĝi okazos la 23-25an de septembro 2022.
ARKONES-36 bonvenigas viajn kontribuojn kaj ideojn. En la reta aliĝilo bonvolu sciigi, se vi volas kontribui al la programo. Vi ankaŭ indiku, ke vi aliĝas kun rabato por kontribuantoj.
Oni povas facile aliĝi per la reta aliĝilo http://www.arkones.org/partopreno/aligilo
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/08/polujo-8