Premio Deguĉi 2022 al Osioka Taeko

Osioka TaekoUEA starigis la Premion Onisaburo Deguĉi en la Jubilea Jaro 1987. Ĝi distingas meritajn agantojn, kiuj longtempe laboras per Esperanto, por monda paco kaj homara feliĉo, konforme al la idearo de D-ro Zamenhof kaj la instruoj de religia gvidanto de Japanio, Onisaburo Deguchi (Deguĉi). Spegule al la ideoj de Zamenhof kaj Deguĉi, la premio celas honori tiujn, kiuj pleje kontribuas al la realigo de la bazaj celoj de UEA. Ĝis nun 28 individuoj kaj 7 grupoj estas premiitaj, kaj nun estas anoncata la 29a persono. La premio konsistas el diplomo kaj monsumo de 1000 eŭroj kaj estiĝis de fonduso proponita kaj starigita de Esperanto-Propaganda Asocio de Oomoto (EPA), faka organizaĵo en kunlaboraj rilatoj kun UEA. Per decido de la Estraro de UEA, la Premio Deguĉi de la jaro 2022 estas aljuĝita al: Osioka Taeko.

Osioka Taeko naskiĝis la 21an de novembro 1948 en Hiroŝimo en Japanio kaj aktivas en sama urbo. Ŝi estas esperantistino kaj aktivulino por paco, virinoj, homaj rajtoj kaj kontraŭ nukleaj armiloj.

De jardekoj ŝi aktivas por Esperanto kaj paco. Ŝi subtenas la agadon de Japana Esperanto-Instituto (JEI) kaj plurfoje vojaĝis tra la mondo kiel parto de japana pacdelegitaro por ekspozicii pri Hiroŝimo kun la celo ne forgesigi la atombombadon kaj pledi por malarmo de atombomboj. Kun sia edzo (Osioka Moritaka, ankaŭ aktivulo de JEI) ŝi faris el sia hejmo la Hiroŝiman Esperanto-Centron. Pli ol 100 samideanoj de 30 landoj jam gastis en ilia hejmo, foje eĉ 11 gastoj samtempe.

Fakulo pri la atombombado, en 2018 ŝi lanĉis libron pri la temo. En 2020 ŝi speciale prelegis kadre de la Monda Festivalo de Esperanto, okaze de la virtuala Ekspozicio Hiroŝimo-Nagasako: 75 jaroj por paco, kiu markis la 75-jariĝon de la atombombado en Hiroŝimo kaj Nagasako. La prelego temis pri ŝia esplorado pri atesto de koredevena postvivinto de la atombombado. En 2021 ŝi estis la prezidanto de la Loka Kongresa Komitato (LKK) de la 108a Japana Kongreso en Hiroŝimo, kiu devis okazi virtuale pro la pandemio. Ŝi kaj la LKK elektis kiel kongresan temon “La mondon ligas animoj de Hiroŝimo”.

Profesie ŝi laboris kiel instruistino en elementa lernejo. Nuntempe ŝi estas ĉiĉeronino en la hiroŝima Paca Parko, kie ŝi gvidas la turistojn kaj vizitantojn kaj klarigas pri la eventoj de la sesa de aŭgusto 1945, kiam la unua atombombo falis sur la urbo Hiroŝimo. Ŝi ludas gravan rolon en la pacmovado en Hiroŝimo per kolekto de subskriboj por subteni malarmadon de nukleaj armiloj: de vizitantoj ŝi kolektas la subskribojn kaj sukcesis arigi 111 000 subskribojn ĝis nun.

Estas aparte speciala la aljuĝo de la Premio Deguĉi al s-ino Osioka Taeko okaze de la 107a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Montrealo, frata urbo de Hiroŝimo. La 5an de aŭgusto 2022, vespere de vendredo antaŭ la komenciĝo de la UK, sonoris la “Paca Sonorilo” en la Japana Ĝardeno de la Montreala Botanika Ĝardeno, kondolence al la viktimoj de la atombomba tragedio. Sekvis minuto da silento, koincidante kun la momento, kiam la atombombo estis ĵetita sur Hiroŝimo matene de la 6a de aŭgusto (japana horo) antaŭ 77 jaroj (en 1945). Ĉi tiu emblema sonorilo estis donacita de Hiroŝimo al Montrealo antaŭ 24 jaroj, okaze de ilia ĝemeliĝo. En ĉi tiu jaro UEA aljuĝas la premion Deguĉi al s-ino Osioka Taeko pro ŝiaj meritoj pro la laborado por paco, nutrita de profunda espero pri la mondo, kio plene spegulas la idealojn de la premio.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2022, №1059.

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi