La sesan de aŭgusto aperis la unua numero de Kongresa Sciulo, kiu estas la kongresa kuriero de la 107a Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo. Ĝin redaktas Sylvain Auclair. Kongresa Sciulo aperas ĉiumatene (krom en la ekskursotago merkredo) papere kaj elektronike.
Kongresa Sciulo estas elŝutebla en la retejo de UEA ĉe https://uea.org/kongresoj.
Rekta ligo al la unua numero https://uea.org/pdf/uk2022/Kongresa_Sciulo_1.pdf.
AlKo
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/08/montrealo-26