Deklaracio de la 95a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda

sat-kongresoLa 95-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) okazinta perinterrete de la 29‑a de julio ĝis la 1‑a de aŭgusto 2022

1. bedaŭras la kreskon de naciismo en multaj landoj, kiu elvokas internaciajn streĉojn, kondukantajn al militoj, kaj obstaklas la internacian kunlaboron necesan por kontraŭagi la ekologian degradiĝon de la planedo;

2. akre kondamnas la agresmiliton de Rusio, solidariĝas kun la homoj en Ukrainio, kiuj suferas, rezistas aŭ devas fuĝi, solidariĝas same kun la homoj en Rusio, kiuj suferas aŭ poziciiĝas kaj elpaŝas kontraŭ la milito, kaj pro tio estas persekutataj, kaj solidariĝas kun la homoj, kiuj tutmonde poziciiĝas kontraŭ militoj kaj subtenas rifuĝantojn;

3. ankaŭ akre kondamnas ĉiujn aliajn militojn kaj agresajn okupaciojn, kiuj samtempe estas okazantaj en la mondo, kiel interalie en Sirio, Jemeno, DR Kongo, Palestino, Okcidenta Saharo;

4. postulas en pli longa perspektivo, ke militoj ĉesu esti instrumento de politiko kaj de ekonomiaj interesoj, kaj, konsekvence, ke estu dissolvitaj ĉiuj militaliancoj, inkluzive de NATO; tiuj estu anstataŭigitaj per kolektivaj sekurecsistemoj, en kiuj ĉiuj koncernataj ŝtatoj partoprenu, kaj kies kerna celo estu malarmado;

5. ĉagrene konstatas, ke la pli ol 200 jarojn neŭtrala Svedio, en tiu senco modelo por aliaj landoj, kaj la pli ol 70 jarojn neŭtrala Finnlando, ĉesigis sian militneŭtralecon, aliĝante al milita bloko;

6. kondamnas persekutadon al tiuj kiuj okupiĝas pri informado dum milito ambaŭflanke aŭ pri aliaj aferoj kontraŭ ŝtataj interesoj kaj subtenas la laboron de ĵurnalistoj;

7. konstatas, ke kreskanta investado de pluraj ŝtatoj en militiloj kaj la plifortiĝo de militaj kaj ekonomiaj blokoj kontraŭas la interesojn de la laboristaro kaj estas minaco al la bonfarto de la popoloj;

8. apogas la defendon de indiĝenaj popoloj pri siaj teritorioj kaj rajtoj kontraŭ kapitalisma ekstraktado en Kanado, Usono, Brazilo, kaj aliaj landoj, kaj kondamnas la intensigon de energiekstraktado pro la milito en Ukrainio;

9. protestas kontraŭ la ʻjura milito’ plenumata kontraŭ laboristoj, pacistoj ktp. en multaj landoj kun la foja kompliceco de plej reakciaj sektoroj de la justica maŝinaro;

10. solidaras kun la familianoj de la viktimoj de la akcidento en Seulo, kie tri laboristoj pereis dum inundo, kiuj plu batalas por ricevi decan kompenson de la respondecaj ŝtataj kaj kompaniaj instancoj, kaj postulas pli sekurajn laborkondiĉojn por ĉiuj laboristoj en la mondo;

11. notas, ke diversaj eklezioj provas ĉesigi la disecon de eklezioj disde la ŝtatoj, kio elvokas problemojn en bioetiko, lernejaj programoj kaj rilato al militoj, ekzemple la nuna inter Ukrainio kaj Rusio;

12. apogas la memorganizon de GLAT-personoj por defendi siajn rajtojn, kaj kondamnas la agadon de eklezioj, ŝtatoj kaj aliaj instancoj, kiuj instigas al persekutado de GLAT-personoj.

Fonto: https://satesperanto.org/spip.php?article5051

Legu ankaŭ:
Komuna Deklaro de SAT Plenumkomitato kaj la Organiza Komitato por la 95a SAT-kongreso, kiu devintus okazi ĉi-jare en Moskvo https://satesperanto.org

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi