Jam 837 aliĝintoj: Montrealo superis Vankuveron

montrealoAntaŭ tri semajnoj, kiam al la 107a Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo, aliĝis 745 aliĝintoj el 56 landoj, mi demandis: “Ĉu la dua Kanada UK estos pli amasa ol la unua en Vankuvero? Restas nur 57 aliĝoj ĝis UK-69” (Vd. https://sezonoj.ru/2022/07/montrealo-25. Dum la pasintaj tri semajnoj al la Montreala kongreso aliĝis preskaŭ cent personoj (ekzakte: 92), kaj laŭ la hodiaŭa nombro da aliĝintoj (837), Montrealo jam superis Vankuveron (802) je 35 personoj.

Plej multaj aliĝintoj estas el Usono (172) kaj Kanado (154) – sume 39% de l’ tuta aliĝintaro. La dek landoj kun plej multaj aliĝintaj kongresanoj estas:

172 Usono
154 Kanado
87 Francio
51 Germanio
44 Brazilo
28 Japanio
27 Koreio
21 Ĉinio
20 Irano
16 Hispanio

En la plejlisto estas kvar Aziaj, tri Amerikaj kaj tri Eŭropaj landoj.

Ekde la 1947a jaro, kiam la kongresoj rekomenciĝis post la milita paŭzo, nur kvinfoje estis malpli ol mil aliĝintoj:

923 UK-57 en Portlando, Usono (1972)
802 UK-69 en Vankuvero, Kanado (1984)
866 UK-97 en Hanojo, Vjetnamio (2012)
706 UK-99 en Bonaero, Argentino (2014)
917 UK-104 en Lahtio, Finnlando (2019)

Restas nur 29 aliĝoj ĝis rezulto la Hanoja kongreso.

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/08/montrealo-27

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi