Nova generacio de trejnistoj en Esperantujo

trejnistoj

Pasintmonate okazis en Moissac la trejnado “Trejnu Novajn Trejnistojn” (TNT), organizita de la landa sekcio JEFO (Junulara Esperanta Franca Organizo) kaj financita de Konsilio de Eŭropo. Nova generacio de trejnistoj estas preta por alfronti novajn defiojn!

Inès Kahin, Vicprezidanto de TEJO en 2021-2022, estrarano pri Aktivula Trejnado kaj Prezidanto de JEFO, kunordigis la dektagan eventon. Ŝi rakontas:

“Tuj komence de la mandato, vidante la mankon da trejnistoj en nia movado, mi komencis cerbumi pri eblecoj organizi trejnadon por novaj trejnistoj. La solvon trovis nia subvencipetisto kaj eksterrilatisto Spyros Papadatos: ni subvencipetu ĉe KdE! Ni tion faris nome de la landa sekcio JEFO, de kiu mi iĝis prezidanto ĉi-jare. Mi agadas por sia revivigo de pluraj monatoj kaj ĉar mi decidis mem organizi la eventon, havis sencon tion fari proksime al mi, en la bela urbo Moissac. Pro sufiĉe malgranda buĝeto kaj malmulte da tempo por tion fari, la organizado estis iom defia sed la evento fine tre bona kaj mi fieras je la organizado de la evento kiu alportis la 5an generacion da trejnistoj al nia movado! <…>”

Legu la tutan artikolon en la retejo de TEJO https://www.tejo.org

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi