Alkoholo ne helpas trovi respondon, sed ĝi helpas forgesi la demandon.
En alkoholvendejo:
– Ĉu vi povus doni al mi botelon da vodko kredite?
– Nu, via vizaĝo montras bonan kreditan historion…
Policano haltigas aŭton:
– Kial vi superis rapidlimon?
– Mi havas estimindan kialon! Necesas veni hejmen pli rapide, ol alkoholo komencos efiki…
Alia policano haltigas alian aŭton:
– Vi aspektas ebria. Ĉu vi pretas trapasi alkoholteston?
– Volonte! Kiun alkoholon ni testu – ĉu vodkon aŭ viskion?
Lekciisto rakontas pri malutilo de alkoholo: “Komplete alkoholo forlasas vian organismon nur post 21 tagoj da nedrinkado!” Malĝoja ĝemo el la halo: “Do, neniam…”
Kial oni ne permesas al la infanoj drinki? Ĉar infanaĝe homoj jam estas sufiĉe feliĉaj.
Neniu amuza historio komenciĝas per vortoj: “Foje mi trinkis kun buboj laktokoktelon…”
Trafikŝtopiĝoj en Moskvo iĝis tiom teruraj, ke foje trafikpolicanoj alportas al alkoholaj testejoj tute sobrajn ŝoforojn.
Plukis kaj tradukis Stanislav Belov
Ĉi tiuj ŝercoj, kolektitaj kaj tradukitaj de Stanislav Belov, aperis en la junia (somera) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №2 (312).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/08/belov-11