Сifereca Kongresa Libro de la 107a UK kaj kongresa apo disponeblas

kongresa libroLa Kongresa Libro (KL) estas tradicia presaĵo de la Universala Kongreso de Esperanto (UK), kiu ankaŭ inspiras aliajn Esperanto-eventojn. Krom gravaj salutmesaĝoj kaj aldonaj informoj al tiuj antaŭe aperintaj en la Dua Bulteno, ĝi entenas la programon de la UK, kaj per ĝi kongresanoj povas organizi kiel ili planas ĝui la kongreson. Normale la Kongresa Libro haveblas nur papere kaj kongresanoj ĝin ekhavas nur surloke, kiam registrante sin ĉe akceptejo kaj prenante sian kongresan sakon.

En 2022 la Kongresa Fako de UEA, nuntempe ĉefreprezentata de la triopo Dorota Rodzianko, Sonja Zaretskaia kaj Petro Baláž, proponas du novaĵojn. Post pretigo de la presata Kongresa Libro (al kiu enorme kontribuis la Loka Kongresa Komitato/LKK, la Estraro de UEA kaj aliaj kolegoj – ne nur en UEA, sed ankaŭ en E@I), la Kongresa Fako preparis por ni ankaŭ la ciferecan Kongresan Libron, ekskluzivan version publike konsulteblan en 2 formatoj (kiel PDF, por elŝuto, kaj rete, por foliumo) ĉe uea.org/kongresoj/UK.

En la Kongresa Libro de la 107a UK vi trovas interalie la salutmesaĝojn de la Alta Protektanto kaj de la Urbestrino de Montrealo; la konsiston de la Honora Komitato de la UK, Estraro de UEA, Centra Oficejo, Kongresa Fako, LKK; utilajn informojn pri Montrealo, la kongresejo, la kongresaj salonoj kaj la UK-funkciado; krom la programo, laŭtage, tabele kaj laŭ alfabeta listo de programeroj. Aldone, ĉi-jare unuafoje funkcios ankaŭ la “Kongresa Apo” (KA). Per tiu apo kongresanoj kaj la interesata publiko ĝenerale povas per sia poŝtelefono kaj retumile konsulti la programon, marki siajn deziratajn partopreneblojn, kontroli mapojn kaj gravajn anoncojn, vidi la liston de partoprenantoj kaj kun ili babili! Temas pri tre bonvena akiraĵo por la UK, alirebla ĉe uk2022.glideapp.io (por aliri necesas informi retpoŝtadreson, al kiu estos sendata alirkodon – se ĝi ne alvenas en vian enirkeston, bv. kontroli ankaŭ vian spamujon).

Se vi venos al Montrealo, rigardu jam nun, kia programo atendas vin. Se vi ne povos veni, ĉiel ajn bonvenu kontroli, kia bunta estas la programo dum UK kaj esperinde tio inspiros vin aliĝi al la venontjara UK en Torino, Italio! Krom la apero de la cifereca KL kaj de la KA, alia novaĵo estas, ke la reta aliĝilo (antaŭe fermita ĉ. la 15-an de majo) daŭre funkcias: uea.org/kongresoj/alighilo. Do ankoraŭ estas tempo aliĝi kaj donaci al la UK. Eĉ se vi ne venos, via subteno al la laboroj de la LKK estas pli ol bonvena kaj aprezata. La Estraro de UEA dankas al la Kongresa Fako pro la diligenta sinddiĉo por la okazigo de la UK kaj aparte dankas al la LKK, pro la brava laborado por nia renkontiĝo en Montrealo. Ĉio iras bone!

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2022, №1048.

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi