La junia Ondo: Esperantujo revigliĝas

La Ondo de EsperantoPost du jaroj en la kondiĉoj de kontraŭpandemiaj reguloj nun denove okazas esperantistaj renkontiĝoj kaj kongresoj en diversaj landoj, kaj tio respeguliĝas en la junia (nordhemisfere: somera) ĉiusezona gazeto La Ondo de Esperanto (2022, №312). En ĝia primovada sekcio “Eventoj” estas legeblaj artikoloj pri la landaj kongresoj en Germanio, Hispanio kaj Skandinavio kaj pri aliaj esperantistaj renkontiĝoj, okazintaj kaj okazontaj, inkluzive de BET-56 en Klajpedo kaj UK-107 en Montrealo.

En la sekcio “Tribuno” ĉi-foje oni povas legi pri du vojaĝoj. Carlo Minnaja surbaze de sia baldaŭ eldonota traduko de libro de Antonio Pigafetta rakontas pri la ĉirkaŭmonda ŝipvojaĝo de Magelano. Halina Gorecka priskribas la historion kaj nuntempon de la Kurŝa Terlango, kies nordan (Litovian) parton en julio vizitis grupo da partoprenantoj de BET-56. Foto, farita en la suda (Ruslanda) parto de la Kurŝa Terlango, ornamas la junian kovropaĝon. Daŭras en “Tribuno” la Ukrainia temo per kontraŭmilita deklaro de E@I kaj korespondado inter UEA kaj REU.

En “Arkivo”, krom la kutima listo de Esperantaj jubileoj kaj memordatoj, kiun ĉiumonate kompilas Aleksander Korĵenkov, estas publikigita artikolo de Laimundas Abromas pri la ora jubileo de la Esperanto-klubo “Horizonto” en Jurbarkas (Litovio).

Pli ol duonon de la 125-paĝa junia eldono okupas la 66-paĝa kultursekcio. La nova literatura projekto Rusa Novelaro 2, komencita en marto per rakontoj de Ivan Bunin, ĉi-kajere daŭras per kvar rakontoj de Aleksandr Kuprin, kiujn tradukis Vladimir Jurganov, Ludmila Novikova kaj Aleksander Korĵenkov, enkondukinta kaj komentinta ĉi tiun legindan kolekton. Per siaj originalaj beletraĵoj kontribuis Ewa Grochowska kaj Paulo Sérgio Viana, kaj per siaj originalaj poemoj Miguel Fernández. Filmoŝatatantoj trovos la tradician revuon de Wolfgang Kirschstein pri ĉi-jara Oskaro. Stanislav Belov recenzas la romanon de Ludmila Ulickaja Daniel Stein, interpretanto; enestas du muzikaj recenzoj de Paŭlo Moĵajevo pri Kvin Jarcentoj Barok-Projekto kaj de Glebo Malcev pri la kompilo Esperanto Subgrunde 2. Pliajn dek paĝojn okupas informoj pri aliaj muzikaj, literaturaj kaj gazetaj novaĵoj.

Al la revuofina sekcio “Mozaiko” kontribuis Stanislav Belov kun plia ŝerckolekto, ĉi-foje pri alkoholo, kaj István Ertl kun “Spritaj splitoj kaj preskeraroj”.

La Ondo de Esperanto aperas dumaniere: unue, kiel ĉiutage aktualigata novaĵretejo; due, kiel ampleksa trimonata almanako en kiu estas publikigataj la plej gravaj tekstoj el nia retejo kaj ankaŭ artikoloj, eseoj kaj beletraĵoj, verkitaj kaj tradukitaj speciale por la almanako, kiu konservis la gloran nomon La Ondo de Esperanto. Ankaŭ en 2022 la redakcio pretigos kvar ĉ. 120-paĝajn almanakojn kaj literaturan suplementon.
La novaĵretejo estas libere legebla de ĉiu deziranto, sed la almanakon ricevas nur tiuj, kiuj abonis ĝin. La abontarifo por 2022 restas la sama kiel en 2020 kaj 2021. Estas tri abonkategorioj:

1. Abonanto – 15 eŭroj
2. Amiko – 30 eŭroj
3. Patrono – 100 eŭroj

Dum la abonjaro 2021 danke al la Amikaj donacoj 27 personoj ricevis senpagajn abonojn al nia gazeto. La nomoj de ĉiuj amikoj kaj patronoj aperas en la rubriko “Donacoj” de nia novaĵretejo.
La Ondo de Esperanto estas abonebla por 2022 ĉe niaj landaj perantoj (preferinda maniero), ĉe nia UEA-konto kaj per PayPal. Pri la pagmanieroj legu ĉi tie: https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm.
La sekva eldono de La Ondo de Esperanto (№313) aperos en septembro.

Enhavtabelo de la junia Ondo (2022, №312)

1 Kovropaĝa foto
2 Bazaj informoj pri La Ondo de Esperanto
3 En ĉi tiu numero

5 Redakcie
5 Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. Dankon pro la subteno!

6 Eventoj
7 Ulrich Brandenburg. “Daŭripovo” – temo de la 99a Germana Kongreso
9 José Antonio del Barrio. La Hispana Kongreso okazis denove ĉeeste
11 Ann-Louise Åkerlund. La Tria Skandinava Kongreso
12 Ronald Schindler. Denove internacia Ponta Festo ĉe Odro
13 Liba Gabalda. VERDEN kaj AMO-seminario en Greziljono
14 Irina Gonĉarova. Volgia Esperanto-renkontiĝo en Dimitrovgrad
16 Povilas Jegorovas. 241 aliĝintoj al BET-56 en Klajpedo
16 La “steloj” de BET
17 Xing Qishuang. Taiyuan: Kurso de Esperanto por infanoj
18 Esperantisto Brandsma kanonizita
18 Adis García Pérez. Nova estraro de Kuba Esperanto-Asocio
18 Kroata Esperanto-Ligo havas novan estraron
19 Julius Viktorsson. Kalle Kniivilä premiita
20 La muzikalo June kaj Kune prezentota en IJK
21 Raporto de la elekta Komisiono de UEA por la mandato 2022-2025
22 AKSO eniras betatestadon
23 Aleksander Korĵenkov. UK-107 en Montrealo: nur 610 aliĝintoj
23 89a Itala Kongreso de Esperanto
24 Tendumado: La ĉefa evento de la Verdaj Skoltoj
25 Pacevento kaj Beneluksa Kongreso en la pacurbo Ieper
26 Bert Ŝuman. Esperanto-kastelo atendas vian viziton
27 Aleksander Korĵenkov. Stabile malalta membrostatistiko de UEA
29 Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. Ni funebras kaj kondolencas

30 Tribuno
31 Carlo Minnaja. Celebradoj de vojaĝoj
35 Halina Gorecka. La Kurŝa Terlango
41 Lu Wunsch-Rolshoven. La konferenco de EU apenaŭ rimarkis Esperanton
43 Renato Corsetti. Monda koalicio por lingvaj rajtoj
44 La Estraro de REU respondas al UEA
45 Pacon al Ukrainio, pacon al la mondo!
47 TAP: Sezono por plantado kaj donacalvoko
48 Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Familioj
49 Mesaĝo de UEA al UN kaj civila socio okaze de la Monda Tago de Rifuĝintoj

50 Arkivo
51 Aleksander Korĵenkov. Jubileoj kaj memordatoj en julio 2022
53 Laimundas Abromas. La ora jubileo de “Horizonto”

55 Kulturo
56 Aleksander Korĵenkov. Aleksandr Kuprin
57 Aleksandr Kuprin. Siringo. Viando. Helenjo. Nokta violo (Tradukis Vladimir Jurganov, Aleksander Korĵenkov, Ludmila Novikova)
88 Ewa Grochowska. La vojaĝoj de Telma
92 Paulo Sérgio Viana. La venĝo
93 Centoj da numeroj de Kontakto kaj TEJO Tutmonde alireblaj libere
94 Miguel Fernández. Novaj poemoj
99 Wolfgang Kirschstein. La plej bonaj filmoj de la jaro
104 Stanislav Belov. Daniel Stein: Historio pri identeco kaj (mal)kompreno (Recenzo: Ludmila Ulickaja. Daniel Stein, interpretanto)
107 Paŭlo Moĵajevo. Negranda, sed atentinda metalroka albumo (Recenzo: Barok-Projekto. Kvin Jarcentoj)
109 Glebo Malcev. Kontraŭ la verda monstro (Recenzo: Esperanto Subgrunde 2)
110 Floréal Martorell. Nova senpaga bitalbumo de Korvaks
111 Floréal Martorell. Intergalaksia: Nova albumo de Vojaĝo
112 Floréal Martorell. Banĝo Esperanto: Debuta albumo de Armel Amiot
113 Paulo Sérgio Viana. Grupa legado de Dostojevskij
114 Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. Superforta ambicio: Primovada satiro senpage elŝutebla
115 Halina Gorecka. Beletra Almanako, 2022, №1
116 Literatura Foiro, 2022, №316
117 Literatura Foiro, 2022, №317
118 La 12a literatura konkurso “Esperanto ligas homojn”
119 Aleksander Korĵenkov. Unesko-Kuriero pri neŭrosciencoj
120 Kiam kaj kiel la Onda redaktoro lernis Esperanton

120 Mozaiko
121 Stanislav Belov. Trinku ni po glaso!
122 István Ertl. Spritaj splitoj kaj preskeraroj
123 Perantoj de La Ondo de Esperanto
124 Reklamo

La red.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/07/ondo-101

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi