Grupa legado de Dostojevskij

En la jaro 2021, kiam ankoraŭ sufiĉe furiozis la pandemio de la nova kronviruso, grupeto da membroj de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo, en Brazilo, decidis komenci kunsidojn de virtuala Legoklubo, kiun ni alnomis omaĝe al la karmemora esperantisto Gilbert Ledon. Ni estas manpleno da legemuloj, kiuj amas literaturon kaj konscias pri la efikeco de legado por kultivado de nia lingvo kaj de niaj pensoj. Ni decidis, ke la grupeto legos ĉiun monaton po du tekstoj por dumkunsidaj komentoj kaj pridiskutoj. Ĉiam po unu en la unua kaj tria ĵaŭdoj, je la 20-a horo (brazila). Malgraŭ la horo, kompreneble alilandaj samideanoj estas bonvenaj, kaj tio efektive ofte okazas, precipe el Koreujo.

Dum la unua ekzistojaro, la klubanoj legis la 25 rakontojn, troveblajn en la konata retejo de Sten Johansson “Originala Literaturo Esperanta”, taksitajn kiel la “plej bonaj originalaj rakontoj en Esperanto”. La afero bone funkciis, kaj ĉiufoje, dum unu horo, ni resumis, notis novlernitajn vortojn, pritraktis lingvajn aspektojn kaj komentis enhavajn aspektojn de la tekstoj. Amuze kaj senpretende. Unu fojon, la konata, eminenta hispana aŭtoro Jorge Camacho konsentis kunsidi kun la legoklubanoj por respondi iliajn demandojn pri lia rakonto trovebla en la listo. Ĝi estis brila vespero!

Nun ni travivas jam nian duan jaron. Kion de nun legi? Post nelonga pripenso, la tuta grupo decidis legi la Kvin Rakontojn de Dostojevskij, senpage disponigitajn en la retejo https://esperanto-ondo.ru/Libroj/Libroj.php. Dankegon al la retejestroj!

La legado kaj komentado de la unua rakonto en la kolekto estis vere entuziasma. Honesta ŝtelisto estas majstroverko! La grupanoj komentis kelkajn apartaĵojn en la teksto:

– kurioze, ke enplektiĝis “rakonto interne de rakonto”, nome unu rolulo rakontas pri alia rolulo — en tre lerta, flua kaj pensinstiga maniero; tion oni nomas “meta-literaturo”;

– unu leganto atentigis pri la simbola signifo de “ŝtelisto”, kaj memorigis pri la krucumo de Kristo, apud kiu troviĝis du reprezentantoj de la ŝtelista klaso — kaj unu el ili ricevis la ĉielon;

– alia leganto atentigis pri la simpatio, kiun la aŭtoro montras al la malriĉula klaso, en kiu, malgraŭ (aŭ eble pro) longa suferado, aperas pli ofte solidaraj agoj ol en la riĉula klaso; pri tio oni aldonis, ke certe Dostojevskij estas konsiderata kiel “maldekstrulo”, laŭ nuntempaj politikaj (mis)klasifikoj;

– rilate al la bonega traduko oni atentigis pri la akuzativo post “po”, kiu ne ĉiam estas tute klara (Zamenhof jen almetis ĝin, jen ne, kaj almenaŭ por brazilanoj tio ne estas facile komprenebla regulo);

– ankoraŭ rilate al lingvaj detaloj, unu leganto atentigis pri la frazo “Sufiĉas diboĉi!”, en la senco “Ĉesigu diboĉadon!”; alia prave konsideris ĝin tute komprenebla, sed strangeta, se oni komparas kun malsama uzo de “sufiĉas”: “Sufiĉas legi, kaj vi komprenos!”.

La diskuto pri la unua rakonto en la kolekto Kvin Rakontoj de Dostojevskij estis tre vigla kaj interesa. Plej impresis la anojn de la Legoklubo Gilbert Ledon la trafa, preciza elmontro de la homfiguroj en la historio. La psikologiaj priskriboj kaj la dialogoj montras tre vivecajn, realismajn konturojn, kaj tio ja estas karakteriza trajto de la granda rusa aŭtoro. Ankaŭ la humuro en la rakonto, kvankam ĝi pritraktas tragikajn vivojn, faras la legadon malpeza kaj interesa. Oni perfekte sentas la homamajn inklinojn de la aŭtoro.

Por la legado de la rakontoj de Dostojevskij, oni rekomendis al ĉiuj ankaŭ la legadon de la eseo Fjodor Dostojevskij en Esperanto de Aleksander Korĵenkov, trovebla en la sama retejo. Ĝi ege faciligas kaj riĉigas la komprenon de la rakontoj.

Baldaŭ, ek al la dua rakonto: Novjara balo kaj nupto!

Por homoj, kiuj “ne vivas sen literaturo”…

Paulo Sérgio Viana

Ĉi tiu artikolo aperis en la junia (somera) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №2 (312).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/07/dostojevskij-3

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi