Jozef Reinvart prelegos en BET-56

ReinwartLa dudek-tria gasto en la rubriko, kie estas prezentataj personoj kiuj kontribuos al la programo de la 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-56), kiuj okazos la 9-17an de julio 2022 en la Litovia havenurbo Klajpedo, estas Jozef Reinvart.

Jozef Reinvart naskiĝis en 1951. Li estas emerita diplomato de Slovakio, membro de la civitana asocio Senioroj de Slovakia Diplomatio, estrarano de Eŭropa Esperanto-Unio, vicprezidanto de Slovakia Esperanta Federacio. Li okupiĝas pri lingvopolitikaj kaj kulturaj temoj kaj problemoj en EU/Eŭropo. Dum pli ol 20 jaroj Reinvart ekstermovade agadas je la landa, Eŭropa kaj monda niveloj. Li klopodas pri malfermado de nia movado al la neesperantista mondo kaj serĉado de potencialaj partneroj/aliancanoj. Kadre de BET-56 li prelegos pri la temo “Ŝanco por nia movado malfermiĝi kaj krei kun neesperantista kompanio partneran kunlaboron”. Ĉi-sube estas resumo de lia prelego.

Ŝanco por nia movado malfermiĝi kaj krei kun neesperantista kompanio partneran kunlaboron: Resumo

Ĉu nia movado maturiĝis kaj pretas malfermiĝi al la neesperantista mondo? Ĝi devas transiri de teoriumado pri sia ekstermovada agado al ĝia praktika efektivigo kaj malfermado al la neesperantista mondo. Tio estas identigado de potencialaj partneroj/aliancanoj kun similaj valoroj kaj celoj, kiuj havos intereson pri partnera kunlaboro kun nia movado. Nia movado, UEA kaj fakaj asocioj, devas malfermiĝi al ĉiuj eblaj proponoj kaj fakoj/kampoj, konsideri kaj diskuti pri ĉiuj eblaj ideoj, kiuj helpus vastigi nian perspektivon kadre de nia ekstermovada agado kaj malfermado de nia movado al la neesperantista mondo. Nia movado devas esti malfermita al novaj kaj kuraĝaj projektoj kaj agadvojoj kun potencialaj partneroj/aliancanoj, kiuj rezultigos reciproke utilan progreson.

En la prelego estos prezentita konkreta propono de la neesperantista kompanio VERTERA Organic strebanta plenumi sian sanmision en la mondo, helpi al homoj plibonigi ilian sanon kaj konstrui laŭ sia slogano “Mondon de sanaj homoj”. La kompanio invitas nian movadon – UEA, fakajn asociojn kaj unuopajn esperantistojn – al starigo de kontaktoj kaj komuna formulado de reciproke utila partnera kunlaboro.

La kompanio en efektivigado de sia vizio, dinamike evoluiĝanta kaj progresanta en EU/Eŭropo kaj en la mondo, malfermante novajn merkatojn, alfrontas multajn lingvajn problemojn.

La prezidanto de la kompanio konscias pri la granda potencialo de Esperanto kaj nia movado, ankaŭ pri ĝiaj celoj kaj valoroj prezentitaj en la “Manifesto de Prago”, pro tio li ofertas al nia movado partneran kunlaboron. Intencoj kaj klopodoj de la pionira kompanio kaj nia movado similas – ambaŭ servas kaj helpas al la homoj de la mondo. Tio estas nia ŝanco prezenti Esperanton kaj utiligi ĝian potencialon en la proponata partnera kunlaboro.

Ĉu nia movado akceptos aŭ rifuzos la proponon, la “donitan manon” de la pionira kompanio VERTERA Organic, por komune realigi celojn de niaj du movadoj pere de reciproke utila partnera kunlaboro?

Jozef Reinvart

Pliaj informoj pri BET-56 estas legeblaj en nia novaĵretejo.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/06/bet-133

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi