Partoprenu UK-on: alvoko por volontuloj en Montrealo

ukLa subtena laboro de volontuloj estas nemalhavebla por asocioj kiel UEA kaj ankaŭ por la Universala Kongreso. Se vi pretas kunlabori kiel volontulo por la 107a Universala Kongreso, kiu okazos en Montrealo (6-13 aŭgusto, antaŭkongreso 2-5 aŭgusto, postkongreso 13-16 aŭgusto), anoncu vin pere de la volontula formularo: http://tinyurl.com/volontuloj2022. Bv. noti, ke nia buĝeto estas tre limigita kaj ke ni bedaŭrinde ne povos pagi al volontuloj aŭ plene subvencii la partoprenon. Subvencio por ĉeesti la UK-on estos havebla per la fondaĵo “Partoprenu UK-on”. Pere de ĝi UEA havas la eblon subteni ĉefe la aliĝkotizon de kelkaj kongresanoj, en kelkaj kazoj ankaŭ la manĝo- kaj loĝado-kostojn, preferinde en la plej malaltaj kategorioj, kaj en esceptaj kazoj la vojaĝkostojn. Homoj el iu ajn lando, kiuj deziras volontuli kaj bezonas tian helpon, povas kandidatiĝi por subvencio.

Kondiĉoj por ĝui la subvencion estas:
1) Vi estas individua membro de UEA/TEJO en 2021 kaj en 2022;
2) Vi pretas ricevi kaj realigi kongresrilatajn taskojn antaŭ, dum kaj post la UK (plenigu la volontula formularon supre);
3) Vi aldone plenigas la jenan formularon ĝis la 30a de junio 2022: formularo por subvencipeti al Fondaĵo “Patroprenu UK-on”.

En pasintaj UK-oj volontuloj helpis ĉefe pri fotado, filmado, helpoj en prelegejoj (teknika kaj kunordiga) kaj en la Libroservo de UEA, sed la taskoj povas esti tre variaj. En la formularoj vi havas la eblon prezenti por kiu(j) tasko(j) vi pli emas helpi.

UEA dankas al ĉiuj pro la intereso pri tiu subteneblo kaj varme invitas donacemulojn al kontribuo al Fondaĵo “Partoprenu UK-on”, kiu helpas diversigi kaj demokratiigi nian plej gravan kongreson: https://uea.org/alighoj/donacoj/partoprenu_uk.

Daŭre eblas aliĝi al la 107a UK: https://uea.org/kongresoj/alighilo.

UEA, nome de la monda esperantistaro, kore dankas la sindonemon de volontuloj kaj la solidaron kaj malavaron de la donacintoj al la Fondaĵo “Partoprenu UK-on”.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2022, №1042.

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi