BET-56: Bruĉjo Kasini pri la projekto “30 oraj horoj”

KasiniLa dudek-unua gasto en ĉi tiu rubriko, kie estas prezentataj personoj kiuj kontribuos al la programo de la 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-56), kiuj okazos la 9-17an de julio 2022 en la havenurbo Klajpedo (Litovio), estas Brunetto Casini, konata en Esperantujo kiel Bruĉjo Kasini. Ĉi-sube li prezentas sin mem kaj sian kontribuon al BET-56.

Kasini eklernis Esperanton en 1970, kaj plenumis plurajn taskojn en la Movado. Membro de la Itala Instituto de Esperanto de 1975 kun rajto gvidi ekzamenojn, en 1973 mi estis elektita en la estraro de la Itala Esperantista Junularo (IEJ), kaj en 1974 li iĝis Ĝenerala Sekretario de TEJO, posteno kiun li tenis, daŭre reelektita, ĝis 1980. De 1980 ĝis 1981 li estis Vicprezidanto de TEJO.

En 1972 li organizis la 43an Italan Kongreson de Esperanto en Pizo kaj, poste, li tie denove okazigis la Kongreson en 1987 kaj en 2007. En 1977, kiel estrarano de IEJ, li ankaŭ lanĉis la Internacian Junularan Festivalon (IJF), kiu rapide fiksiĝis kiel unu el ĉefaj internaciaj junularaj kunvenoj de esperantistoj. Dum tiuj kaj sekvantaj jaroj li estis en la komitato de UEA kiel reprezentanto de TEJO kaj poste de ISAE. Tie li rolis kiel membro de la Financa Komisiono kaj poste kiel Kontrevizoro.

La 13an de decembro 2009 la Konsilio de Fondumo Zamenhof (Bjalistoko, Polujo) lin elektis prezidanton de la Fondumo por la trijara periodo 2010-2012.

Profesie li estas eldonisto: en 1975 li eldonis en Esperanto la poemkolekton “La doloro” de la itala poeto Giuseppe Ungaretti, kaj en 1977 li fondis sian propran eldonejon Edistudio, kiu jam dum 45 jaroj eldonas centojn da libroj en kaj pri la internacia lingvo.

En 1982, por la Universala Kongreso de Esperanto en Antverpeno, li kun Ada Fighiera Sikorska kaj Torben Kehlet eldonigis tiujare kun la titolo “Heroldo de Esperanto”, la unuan Kongresan Kurieron, kiu de tiam fariĝis tradicio.

Inter 2007 kaj 2012 li organizis por Itala Esperanto-Federacio la jaran Italan Kongreson de Esperanto. De tiu ĉi jaro li estis nomumita sekretario de Itala Instituto de Esperanto, kaj kun aliaj estraranoj transprenis la klopodojn provi oficialigi la Instituton kadre de la juraj ministeriaj formalaĵoj, por atingi oficialan rekonon de la valoro de la Esperantaj studtitoloj.

Dum la pasinta jaro li atingis akcepton de granda instruprojekto, titolita “30 oraj horoj”, tra la Regiona reprezentanto de la Instru-ministerio, projekto al kiu Regiona ministeria reprezentanto invitis ĉiujn Superajn lernejojn de la teritorio (pli ol 600, por entute 160 mil studantoj), kaj al kiu aliĝis pluraj dekoj da instruistoj, individue aŭ eĉ grupe por plenaj lernejoj, kiuj nun sekvas rapidan retan kurson de Esperanto kaj ties didaktika, por tuj poste tion instrui al siaj lernantoj. Pri ĉi tiu projekto Bruĉjo Kasini rakontos en Klajpedo kadre de BET-56.

Pliaj informoj pri BET-56 estas legeblaj en nia novaĵretejo.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/05/bet-128

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi